miocen/o PVEF miocenoserĉi 'mioceno' [miocen.0o] [miocen.0o.GEOL] Geologia epoko inter la oligoceno kaj plioceno: fosilia rano kun konserviĝinta haŭto el la mioceno [1]; oni malkovris restojn de giganta serpento, 3,5 m longa, sciencistoj taksas la „aĝon” de tiu pitono je 15 milionoj da jaroj, do, la besto vivis en mioceno [2]; amazoniaj specioj, klarigis la esplorintoj, supervivis la […] t.n. malfruan miocenon (antaŭ 5,3 ĝis 11,5 milionoj da jaroj), […] la tiamaj temperaturoj sur la tero estis je ĉirkaŭ 3-4 gradoj pli altaj ol nuntempe, do bone kompareblaj kun tiuj, kiuj supozeble karakterizos la jaron 2100 [3]. 1. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio2. Monato, Jomo Ipfelkofer: Novaj fosilioj3. Monato, Roberto Pigro: Pri alta temperaturo, ne estu teruro beloruse: міяцэн ĉeĥe: miocén ĉine: 第三紀中新統 [dìsānjìzhōngxīntǒng], 第三纪中新统 [dìsānjìzhōngxīntǒng] france: Miocène germane: Miozän hungare: miocén japane: 中新世 [ちゅうしんせい], 中新統 [ちゅうしんせい] katalune: miocé nederlande: mioceen pole: miocen portugale: Mioceno ruse: миоцен slovake: miocén ukraine: міоцен administraj notoj