1minaret/o minaretoserĉi 'minareto' [minare.0o] Turo de moskeo, de kiu oni alvokas la islamanojn al preĝado: la [cikonioj] sidis en sia nesto sur la gracia minareto, ripozis kaj estis tamen tre okupitaj je glatigado de la plumoj kaj je pripinĉado de la ruĝaj ŝtrumpoj per sia beko [1]; mi vizitis denove Kosovon kaj speciale la urbon Ferizaj, en kies centro staras du malsamreligiaj monumentoj, unu granda moskeo kun du minaretoj kaj unu belega ortodoksa preĝejo [2]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo2. Monato, Bardhyl Selimi: Modelo de interreligia harmonieco angle: minaret beloruse: мінарэт bulgare: минаре ĉeĥe: minaret ĉine: 宣礼塔 [xuānlǐtǎ], 宣禮塔 [xuānlǐtǎ], 尖塔 [jiāntǎ] france: minaret germane: Minarett hungare: minaret indonezie: minaret japane: ミナレット katalune: minaret nederlande: minaret perse: مناره pole: minaret portugale: minarete (ê), almádena rumane: minaret ruse: минарет slovake: minaret ukraine: мінарет administraj notoj