Aldoni tradukojn al ReVo:

metodologi/o PV

metodologio

serĉi 'metodologio'
[metodo.0o]
1.
[metodo.0o.metodologio]
Scienco studanta la metodojn taŭgajn por la diversaj sciencoj: prepari lernolibrojn ĝustajn laŭ enhavo kaj metodologio[1]; mi ankaŭ trejnas lingvoinstruistojn pri metodologio, kies spertojn mi aktive uzas en la plibonigo de Esperanto-instruado [2]. TUT:logiko1PRT:didaktiko
2.
[metodo.0o.metodo]
(evitinde) Metodo, metodaro: la kompletaj listoj kaj la metodologio uzita konsulteblas en la retpaĝoj [3].
1. Zofia Banet-Fornalowa: Kadiŝ por Jedwabne, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 18a
2. Monato, Katalin Kováts, 2003
3. Roland Rotsaert: Ŝmirmono, Monato, jaro 2000a, numero 2a, p. 8a
angle:
methodology
beloruse:
мэтадалёгія
bulgare:
методология
ĉeĥe:
metodologie, nauka o metodách
ĉine:
方法学 [fāngfǎxué], 方法學 [fāngfǎxué]
france:
méthodologie
germane:
Methodologie
hungare:
metodológia
japane:
方法論 [ほうほうろん]
katalune:
metodologia
nederlande:
methodologie
pole:
metodologia
portugale:
metodologia
ruse:
методология
serbe:
методика, методологија
slovake:
metodológia
ukraine:
методологія

metodologia

serĉi 'metodologia'
[metodo.0a]
[metodo.0a.rilata]
Rilata al studado, komparado, elektado de metodo efika por iu scienca aŭ teĥnika celo: ne klaras multaj metodologiaj, pedagogiaj kaj didaktikaj aspektoj[4]; la ĝustaj metodologiaj principoj de Darvino [5].
4. Guido Van Damme: Vorton post vorto (Ludu kun ni! E. V. Formaggio), Monato, jaro 1995a, numero 8a, p. 22a
5. Monato, Nikolao Gudskov: La mondrevolucia verko finfine en Esperanto, 2009
beloruse:
мэтадалягічны
france:
méthodologique
germane:
methodologisch
hungare:
metodológiai
katalune:
metodològic
nederlande:
methodologisch
pole:
metodologiczny
ruse:
методологический

administraj notoj