Metodi/o Metodioserĉi 'Metodio' [metodi.0o] Vira antaŭnomo grekdevena: Miĥaelo III. sendis al Rastislavo la kleregajn fratojn Konstantenon-Cirilon kaj Metodion el Saloniko, bonege konantajn la slavan lingvon [1]; revokite en Romon, Metodio sukcesis akiri la plej kompletan aprobon de la slavona diservo (junio 880) [2]; ruslandanoj kaj ankaŭ aliaj ĉiujare gloras la inventintojn de la slava, tiel nomata cirila, alfabeto kaj ties inventintojn la fratojn Cirilon kaj Metodion [3]. Rim.: Kvankam en la lingvoj, por kiuj tiu nomo estas aktuala (la greka, la rusa, la bulgara ktp), la nomo konservas la fontolingvan -i, kaj malgraŭ la ekzisto de la ĝusta kaj oportuna esperantigo Metodio en verkoj de kompetentaj esperantistoj, la PIV-oj ial preferas la maloportunan formon Metodo, kiu ĝene kolizias kun sia homonimo metodo (ekz-e en „cirila-metoda tradicio“ ktp). [Sergio Pokrovskij] 1. La malnovslava literaturo, «Slovaka antologio», Bratislava, 1980, p. 23.2. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, N-ro 50 (1998:12), p. 14.3. Aleksandras MASIUKAS: Celebradi pri alfabeto, Monato, 2002/7, p.7 angle: Methodius beloruse: Мятод, Мяфодзій bulgare: Методий germane: Method greke: Μεθόδιος hungare: Metód itale: Metodio katalune: Metodi latinece: Methodius nederlande: Methodius pole: Metody portugale: Metódio ruse: Мефодий administraj notoj