Aldoni tradukojn al ReVo:

*18metal/o

metalo

serĉi 'metalo'
[metal.0o]
1.
[metal.0o.KOMUNE]
Substanco aŭ objekto konsistanta precipe el unu aŭ pluraj elementaj metaloj2 (vd alojo): ĵetu en la polvon la multekostan metalon [1]; ia stranga objekto […] elŝoviĝis sur la supraĵon, kaj kiam Ib ĝin levis, li rimarkis, ke ĝi estas el metalo [2]; fandita el metalo [3]; la metalo brilis arde en la ruĝaj radioj [4]; la du metaloj interfrapiĝinte donis sonon puran kaj daŭran Marta ; li revendis metalmone tion, kion li estis aĉetinta papermone KPr ; verŝajne ili estis metallaboristoj, ili aspektis tiaj InfanTorent2 . SUB:arĝento, bronzo, oro, ŝtalo
2.
[metal.0o.KEM]
KEM Nomo de diversaj ĥemiaj elementoj facile kondukantaj varmon kaj elektron kaj produktantaj bazojn per sia kombiniĝo kun oksigeno, ekzemple: aluminio, fero, kupro, zinko, oro: metalfadeno [5]; la kapablon lumi la diamantoj ricevas per frotado sur metaloj FK ; duonmetalo (metaloido); malmultaj meteoritoj konsistas el metaloj, precipe el fero, kun iom da nikelo [6]; se oni havas moneron faritan el noblaj metaloj – oro kaj arĝento – tre evidenta artifiko estas fandi la aŭtentikan moneron kaj aldoni bazan metalon, kiel kupro aŭ plumbo [7]; por precizege mezuri la tempon necesas multe pli regula procezo, kia estas certa vibrado de la atomoj de la metalo cezio [8].
Rim.: Cetere astrofizikistoj nomas ĉiun elementon krom hidrogeno kaj heliumo „metalo“.
VD:metalurgio
afrikanse:
metaal
albane:
metalike
amhare:
ብረት
angle:
metal ~fadeno: metal wire. ~fadeno: fil métallique.
arabe:
المعادن
armene:
մետաղ
beloruse:
мэтал ~fadeno: дрот.
bengale:
ধাতু
birme:
သတ္တုဒြပ်စင်
bosne:
metala
bretone:
metal
ĉine:
金属 [jīnshǔ], 金屬 [jīnshǔ], 钃 [shǔ]
dane:
metal
estone:
metallist
filipine:
metal
france:
métal
galege:
metálicos
germane:
Metall ~fadeno: Draht.
guĝarate:
મેટલ
haŭse:
karfe
hinde:
धातु
hispane:
metal
hungare:
fém ~fadeno: fémhuzal.
igbe:
ígwè
indonezie:
logam, metal
irlande:
miotail
islande:
málmur
japane:
金属 [きんぞく]
jave:
logam
jide:
מעטאַל
jorube:
irin
kanare:
ಲೋಹದ
kartvele:
რკინის
kazaĥe:
металл
kimre:
metel
kirgize:
метал
kmere:
ដែក
koree:
금속
korsike:
di metallu
kose:
isinyithi
kroate:
metala
kurde:
hesinî
latine:
ferrum
latve:
metāla
laŭe:
ໂລຫະ
litove:
metalo
makedone:
метал
malagase:
metaly
malaje:
logam
malajalame:
ലോഹം
malte:
metall
maorie:
whakarewa
marate:
धातू
monge:
hlau
mongole:
металл
nederlande:
metaal ~fadeno: metaaldraad.
nepale:
धातु
njanĝe:
chitsulo
okcidentfrise:
metaal
panĝabe:
ਮੈਟਲ
paŝtue:
فلزي
perse:
فلز ~fadeno: سیم فلزی.
pole:
metal ~fadeno: drut.
portugale:
metal (quím.)
ruande:
icyuma
rumane:
metalic
ruse:
металл ~fadeno: проволока.
samoe:
uʻamea
sinde:
ڌاتو
sinhale:
ලෝහ
skotgaele:
meatailt
slovene:
kovine
somale:
biraha
ŝone:
simbi
sote:
tšepe
sunde:
logam
svahile:
chuma
taĝike:
металл
taje:
โลหะ
tamile:
உலோக
tatare:
металл
telugue:
మెటల్
tokipone:
kiwen
ukraine:
металу
urdue:
دھات
uzbeke:
metall
vjetname:
kim loại
zulue:
sensimbi

metala

serĉi 'metala'
[metal.0a]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
El metalo: metalaj krampoj, metala ŝranko KPr ; metala signo […] sur la ĉapo Gmn .
2.
[metal.0a.rilata]
Rilata al metalo, karakterizata de metalo: la metala bruo de sonorilo KPr ; aŭdiĝas kolera metala frapado per manĝilaro Metrop ; se iel eble, oni parolu rekte, sen laŭtparoliloj, ili ĉiam iel metaligas la voĉon Ret .
angle:
metallic
beloruse:
мэталічны
ĉine:
金属 [jīnshǔ], 金屬 [jīnshǔ], 金属制 [jīnshǔzhì], 金屬制 [jīnshǔzhì]
germane:
1. metallen 2. metallisch
japane:
金属の [きんぞくの], 金属製の [きんぞくせいの], 金属質の [きんぞくしちの], 金属的な [きんぞくてきな]
pole:
metalowy
rumane:
metalic
ukraine:
металевий, металічний

teralkala metalo

serĉi 'teralkala metalo'
[metal.teralkala0o]
[metal.teralkala0o.KEM]
KEM Ĉiu elemento de la perioda tabelo el grupo 2 laŭ la IUPAC-sistemo, nome: berilio, magnezio, kalcio, stroncio, bario, radiumo
beloruse:
лужназямельны мэтал
japane:
アルカリ土類金属 [アルカリどるいきんぞく]
perse:
فلز قلیایی خاکی
pole:
metal ziem alkalicznych, berylowiec, wapniowiec
ukraine:
лужноземельний метал

administraj notoj

pri metal/o :
Mankas "metaloidoj" al kiuj referencas multaj artikoloj
koncernantaj diversaj kemiaj elementoj: B,Si,Ge,As,Sb,Te,Po
teralkala ~o : Mankas fontindiko.
teralkala ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.