meningit/o PVEF meningito serĉi 'meningito' [mening1.0o] Inflamo de la meningoj pro malsano: la virusa malsano okcident-nila febro […] aperas en volgograda kaj astraĥana regionoj […], la malsanon karakterizas danĝeraj komplikiĝoj: meningito, encefalito kaj aliaj [1]; vidinte la suferadon de infanoj je meningito, kiujn oni povis kuraci per penicilino [2]; per streptomicino eblas kuraci la plej gravan formon de tuberkulozo, tuberkulozan meningiton, kiu antaŭe ĉiam estis mortiga [3]. 1. Monato, Vladimir LEMELEV: Damokla glavo super la homaro2. Monato, W. H. Simcock: Laŭ spuroj de La Tria Viro3. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas angle: meningitis beloruse: мэнінгіт bulgare: менингит ĉine: 脑膜炎 [nǎomòyán], 腦膜炎 [nǎomòyán], 脑膜炎 [nǎomóyán], 腦膜炎 [nǎomóyán] france: méningite germane: Hirnhautentzündung, Meningitis hispane: meningitis hungare: agyhártyagyulladás, meningitis indonezie: meningitis, radang selaput otak japane: 髄膜炎 [ずいまくえん] katalune: meningitis nederlande: hersenvliesontsteking perse: مننژیت، التهاب پردههای مغز pole: zapalenie opon mózgowo-rdzeniowych portugale: meningite ruse: менингит ukraine: менінгіт administraj notoj