median/o medianoserĉi 'mediano' [median.0o] 1.[median.0o.triangulo] PV (geometrio, de triangulo) Rekto, trairanta verticon de ĝi kaj la mezon de la kontraŭa latero: la tri medianoj de triangulo sin intersekcas en ĝia pezocentro. Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi! medianoj de triangulo Rim.: Por tiu ĉi nocio Bricard [1] uzis la terminon „mezanto“. La sama termino troviĝas ankaŭ en PIV1, sed la aŭtoroj de tiu verko nemalprave opiniis, ke „mezant·o“ ne bone sidas sub radiko „mez“ kaj havigis al ĝi propran radikon. La situacio renversiĝis en PIV2, kie „mezanto“ estas signita kiel evitinda. 2.[median.0o.kvaredro] (geometrio, de kvaredro) Rekto, trairanta verticon de ĝi kaj la pezocentron de la kontraŭa faco: la kvar medianoj de kvaredro sin intersekcas en ĝia pezocentro. 3.[median.0o.statistiko] PIV3 (statistiko) Nombro tia, ke egale multaj nombroj superas ĝin kiel malsuperas ĝin (sinonimoj: mediana valoro, duilo). 1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27 angle: median beloruse: мэдыяна bulgare: медиана ĉeĥe: duchař, medián, spiritista ĉine: 中位数 [zhōngwèishù], 中位數 [zhōngwèishù] france: médiane germane: Mediane 3. Median, Medianwert hungare: súlyvonal japane: 中線 [ちゅうせん], 中央値 [ちゅうおうち], メジアン, 正中神経 [せいちゅうしんけい] katalune: mitjana nederlande: mediaan perse: میانه pole: 1. środkowa portugale: mediana ruse: медиана slovake: ťažnica (štvoruholníka) ukraine: медіана, серединний нерв administraj notoj ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.