matriark/o matriarkoserĉi 'matriarko' [matria.0o] Estrino de familio, tribo aŭ etna aŭ religia grupo: la matriarkoj de Gvamo [1]; sur Kreto elformiĝis la plej evoluinta egea civilizo de la bronzepoko, […] la plej belaj artaĵoj estas la sigelŝtonoj, ceramikaĵoj […], murpentraĵoj de la palacoj, tiuj montris […] pompe vestitajn diinojn, oni supozas laŭ tiuj lastaj, ke la socio, religio estis matriarka [2]; la matriarko malpeneme etendis sian rostron; ĉirkaŭ ŝi sin paŝtis la zorgataro, subite ŝi eligis trumpetan, tamen muzikecan, sonon, kiu klarione portiĝis trans la herbejon [3]. 1. Vikipedio, Gvamo2. Vikipedio, Minoa civilizo3. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj angle: matriarch beloruse: матрыярх france: matriarche germane: Matriarchin hispane: matriarca katalune: matriarca nederlande: matriarch, aartsmoeder pole: matriarcha, matka rodu portugale: matriarca rumane: matriarha, mama familiei ruse: матриарх svede: matriark matriarkecoserĉi 'matriarkeco' [matria.0eco] Socia organizo, en kiu la patrino estras, havanta aŭtoritaton super viroj kaj infanoj: laŭ la evolu[…]isma vidpunkto, poliandrio estus postsigno de matriarkeco, sekve, multaj antropologoj serĉis poliandriajn societojn en frua 20-a jarcento, sed neniu trovis nedisputindan poliandrian komunumon [4]. 4. Vikipedio, Matriarkeco angle: matriarchy beloruse: матрыярхат ĉine: 母权制 [mǔquánzhì], 母權制 [mǔquánzhì] france: matriarcat germane: Matriarchat hispane: matriarcado pole: matriarchat rumane: matriarhat ruse: матриархат svede: matriarkat ukraine: матріархат, administraj notoj ~eco: Mankas dua fontindiko.