*matrac/o *matraco serĉi 'matraco' [matrac.0o] 1.[matrac.0o.lita] Granda plata remburita litkuseno: ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn [1]; feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj, el kiuj la ŝipanoj sub la neĝaj kupoloj aranĝis siajn dormolokojn [2]; la malsanuloj pasigis la tutajn tagojn en libera aero kaj suno, sur litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon [3]; mallarĝa lito kun pajla matraco FK ; mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kuŝis sur bela hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti FK ; la lito konsistas el (bonaj) matracoj nur 90 cm larĝaj, kiuj kuŝas sur simplaj kadroj [4]; ĉu kaŝi la kapitalon sub matraco aŭ en ŝtrumpo [5]? 2.[matrac.0o.SPO] Samspeca objekto uzata kiel submetaĵo dum gimnastikaj ekzercoj: stako de malnovaj makulitaj gimnastik-matracoj [6]. mato 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I4. Monato, Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj5. Monato, Walter Klag: Ŝpari energion - ne monon6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto angle: mattress beloruse: матрац bretone: matarasenn bulgare: дюшек, матрак ĉine: 床垫 [chuángdiàn], 床墊 [chuángdiàn], 褥 [rù], 茵 [yīn] france: matelas germane: Matratze hispane: colchón hungare: matrac japane: マットレス katalune: matalàs nederlande: matras pole: materac portugale: colchão rumane: saltea ruse: матрас, тюфяк svede: madrass tibete: འབོལ་གདན་ ukraine: матрац, (набитий сіном ще) сінник administraj notoj