Aldoni tradukojn al ReVo:

lokal/o PIV1

lokalo

serĉi 'lokalo'
[lokal.0o]
Iacela endoma kunvenejo (gastejo, klubejo, komercejo, balotejo ks): la lokalo, en kiu estas legota mia raporto, estas fama bierejo Metrop ; Hao kondukas nin per sia malgranda motorciklo por vidi la karaokeo-lokalon, kiu ĵus malfermiĝis en la vilaĝo [1]; tiu eksteretata redakciano fervore ekplenumis sian taskon jam en la februara kajero – la unua, kiun ni redaktis en la novaĉetita lokalo [2]; la nova pariza lokalo […] fariĝos oficiale la sidejo [3]; malgraŭ foresto de la konstanta lokalo en Tomsko plu ekzistas la klubo [4]; sep ĉambroj kaj du salonoj atendas nomon! Akceptejo, kontoroj, dormoĉambroj, la kursejo kaj salono Klara, kun aneksaj kuirejo kaj kamena babilejo, tiuj naŭ lokaloj povos ricevi nomon laŭ la respektiva mecenato [5]. VD:salono
1. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
3. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
beloruse:
памяшканьне
ĉeĥe:
lokál, obch. místnost
ĉine:
所在 [suǒzài], 所在地 [suǒzàidì]
france:
local (subst.)
germane:
Lokal, Räumlichkeiten
hispane:
local
katalune:
local
nederlande:
lokaal (zn.)
pole:
lokal
portugale:
local
rumane:
loc
slovake:
lokál, obchodná miestnosť
ukraine:
приміщення (місце)

administraj notoj