Aldoni tradukojn al ReVo:

*liken/o UV

*likeno

serĉi 'likeno'
[liken.0o]
1.
[liken.0o.BOT]
BOT Iu el grupo de vegetaĵoj (Lichenes) formitaj per simbiozo de fungo kaj verdalgojcianobakterioj; kreskantaj sur muroj, arboj, ŝtonegoj: grizaj likenoj kovris la rokan grundon [1]; maljuna, inerta, de likenoj venkita abio [2]; vane Atrejo fosis per la manoj inter la ŝtonoj por trovi almenaŭ radikon, sed nenio kreskis tie ĉi, eĉ ne musko aŭ likenoj [3].
likeno (verŝajne: Flavoparmelia caperata), Hesse, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [4]
2.
[liken.0o.MED]
MED Haŭta malsano karakterizata de haŭtdifektoj likenŝajnaj: se li vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla kaj ĝi ne disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaru lin pura: ĝi estas likeno [5].
1. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
2. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Lars Ahlin
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
4. Norbert Nagel, Mörfelden-Walldorf, Germanujo, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Flavoparmelia_caperata_-_lichen_-_Caperatflechte.jpg
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:6
angle:
1. lichen
beloruse:
1. лішайнік (расьліна) 2. лішай (хвароба)
ĉine:
青苔 [qīngtái]
france:
1. lichen 2. lichen plan (peau)
germane:
Flechte
greke:
1. λειχήνα
hungare:
1. zuzmó 2. sömör
indonezie:
1. liken, lumut kerak
japane:
地衣 [ちい], 苔蘚 [こけこけ]
katalune:
liquen
latinece:
1. Lichenes
nederlande:
1. korstmos
pole:
1. porost, grzyb zlichenizowany 2. liszaj
portugale:
líquen
ruse:
1. лишайник (растение) 2. лишай (болезнь)
ukraine:
лишайник

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.