*lepr/o *lepro serĉi 'lepro' [lepr.0o] Infekta haŭta malsano, karakterizata per ulceroj kaj gangrenoj, kiuj iom post iom difektas kaj forkonsumas la haŭton kaj karnon: jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo [1]; se li vidos, ke la haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj kaj la infektaĵo aspektas pli profunda ol la haŭto de lia korpo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro [2]; favaj hundoj, la lepro vin manĝu! [3]; tiutempe oni sciis, ke lepron kaŭzas la bacilo Mycobacterium leprae, sed ĝis tiam neniu sukcesis kultivi tiun bacilon en laboratorio, por ebligi detalajn studojn [4]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 4:62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV4. Monato, Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino? angle: leprosy beloruse: праказа, лепра bretone: lovrnez bulgare: проказа, лепра ĉine: 麻疯病 [máfēngbìng], 麻瘋病 [máfēngbìng] france: lèpre germane: Aussatz, Lepra, Hansensche Krankheit greke: λέπρα hispane: lepra hungare: lepra japane: ハンセン病 [ハンセンびょう] katalune: lepra nederlande: lepra, melaatsheid pole: trąd, lepra portugale: hanseníase, lepra rumane: lepră ruse: проказа (болезнь) ukraine: проказа, лепра administraj notoj