leksik/o NeoGlo leksikoserĉi 'leksiko' [leksik2.0o] (malofte) [leksik2.0o.LIN] Vortoprovizo: la etimologiaj originoj de la Esperanta leksiko estas firme hindeŭropaj [1]; pluraj ĉapitroj pri gramatiko kaj leksiko [2]; la leksiko uzata de la aŭtoro estas sufiĉe militema [3]; liaj leteroj estas […] literaturaĵoj, kie estas ekspluatata la plena potenco de la greka leksiko [4]; [li] vidas en la ampleksigo de la leksiko preskaŭ la solan parametron por leviĝi de ordinara lingvo [5]; ekzameninte la leksikon de la du grupoj, li konkludas, ke pro relativa manko de tieaj komunaj elementoj ne povas temi pri genealogia rilato [6]. leksemoleksikono, terminaro 1. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto2. Monato, Paŭlo Peeraerts: Šiandien Lietuvoje bus debesuota, 20053. Monato, Sergeo Dereviannykh: Kiu instigas nin al farado, kiel plej multe faras, 20044. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj, 20055. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭfoje: retrorigardo, 20046. Monato, Ed Robertson: Lingvofamilio, kiu ne ekzistas, 2009 angle: lexicon, vocabulary beloruse: слоўнікавы запас, лексыка ĉeĥe: lexikum, slovní zásoba ĉine: 詞彙 [cíhuì], 词汇 [cíhuì], 全部詞彙 [quánbùcíhuì], 全部词汇 [quánbùcíhuì] france: lexique (d'une langue), vocabulaire germane: Lexik, Vokabular hispane: léxico katalune: lèxic nederlande: woordenschat (zeldz.) pole: słownictwo, leksyka portugale: léxico, vocabulário rumane: vocabular, lexic, lexicon slovake: lexikum, slovná zásoba ukraine: лексика, словниковий склад мови administraj notoj