4lamen/o PVEF lameno serĉi 'lameno' [lamen.0o] Mallarĝa, tre maldika, plejofte metala plato: ŝtala, ligna lameno; gravuri sur bronzaj lamenoj, por ke ili restu en la eterna memoro [1]; elektra hejtilo, kovrita per truita lameno [2]; oni vidis rekte en la grandan lamenejon, tie la feroj movis sin tien kaj reen kiel ruĝaj serpentegoj [3]; la gejunuloj estas materialo el kiu formiĝas forĝistoj, ĉarpentistoj, lamenistoj [4]; tondra bruo de gigantaj lameniloj kaj ĉiea tintego de fero kontraŭ fero vekis en li ian senton de danĝero [5]; helikoptera kraŝo pro rompo de rotora lameno [6]; moneroj estas amasproduktataj […] uzante rondajn, malplenajn diskojn eltranĉitajn el latuna lameno [7]; balenlameno (vd balenaĵo). 1. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXII2. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro3. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto5. Stellan Engholm: Al Torento, III.6. Monato, Albisturo Kvinke: Usonangla, ĉu efika mondolingvo?, 20127. Monato, DJ Cane: Monfalsada ekonomio, 2012 angle: lamina, plate, layer beloruse: пласьціна, пліта (тонкая), ліст (мэталёвы і да г.п.), аркуш (мэталёвы і да г.п.) ĉine: 薄层 [báocéng], 薄層 [báocéng], 薄板 [báobǎn] france: lamelle germane: Lamelle, Blatt (Metall), Plättchen, Schüppchen hispane: lámina hungare: lemez japane: 薄片 [はくへん], 薄板 [うすいた], 薄層 [はくそう] katalune: làmina nederlande: lamel pole: lamela, płytka, blaszka portugale: lâmina, chapa, placa ruse: пластина, лист (металлический, фанерный и т.п.) ukraine: (тонка) пластинка, тонкий шар, лист (металевий, фанерний, шиферний і т.п.) lamenigi serĉi 'lamenigi' [lamen.0igi] (tr) Platigi en lamenojn aŭ foliojn. angle: laminate beloruse: раскачваць (у аркуш) germane: in dünne Plättchen aufspalten, in dünne Schichten aufspalten, Folien auswalzen, Folien schlagen hispane: laminar hungare: lapít, lemezzé alakít japane: 薄片にする [うすかたにする], 圧延する [あつえんする] katalune: laminar (v.) nederlande: lamineren, pletten pole: lamelować, rozklepać na blachę, walcować blachę portugale: laminar ruse: раскатывать (в тонкий лист) ukraine: розкачувати (у тонкий лист) administraj notoj ~igi : Mankas dua fontindiko. ~igi : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.