La dekunua litero de la greka alfabeto (Λ, λ):
Por solvi (diferencialan ekvacion), unue trovu la
valoron de lambdo
[1];
ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene
Esperantigi
kun O-finaĵoj, ekz.: [...] kapo, lambdo, muo,
[...]
[2];
lambdokalkulo
[3];
lambdo-barjonoj
(Λ, Λ⁰, Λ⁺c ....).
Rim. 1:
Troviĝas en PIV ankaŭ la duone Esperantigita formo
„lambda“.
Rim. 2:
La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en
PMEG
[4]
[5]
ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la
Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon
(alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la
Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino
(epsilon -> epsilono; mu -> muo;
ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj
radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en
PIV (alfo, beto, gamo,
kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar,
laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj
[6], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj
devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por
pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la
simplan esperantigitan formon lambdao. [Alano Gerardo]
Rim. 3:
La ĉi-supra rimarko de Alano Gerardo estas malkonvena ĉi tie,
ĉar kiel evidentas el la ekzemploj, la fakuloj esperantistoj
jam delonge kaj tute kohere uzas kaj la apartan formon
„lambdo“, kaj la derivajojn kia „lambdokalkulo“.
[Sergio Pokrovskij]