lakric/o lakricoserĉi 'lakrico' [lakric.0o] Frandaĵo farita el ekstrakto de glicirizo, kutime nigra, ofte simila al bombono, kaj kun gusto varianta inter dolĉa kaj sala: lakrico aŭ glicirizaĵo estas dolĉaĵo farita el la ekstrakto de la vera glicirizo [1]; tie mi gustumigis lakricon al kelkaj gerusoj: ili ne ŝatis [2]; aspektas kiel lakricoj [3]. glicirizaĵo Rim.: Laŭ BL: Prefere diru glicirizaĵo. 1. Vikipedio, Lakrico 2. Dmi3: La Ega Listo, 2006-07-233. Scivolemo: Twitter, 2020-03-24 angle: licorice (candy) (Usono), liquorice (candy) (Britujo), licorice candy, liquorice candy beloruse: лякрыца (ласунак) ĉine: 甘草糖 [gāncǎotáng] dane: lakrids estone: lagrits finne: lakritsi, laku france: réglisse (confiserie), bonbon à la réglisse germane: Lakritz, Lakritze hungare: medvecukor islande: lakkrís japane: リコリス菓子 [りこりすかし] katalune: pega dolça litove: lakrica nederlande: drop norvege: lakris ruse: лакрица svede: lakrits administraj notoj