Aldoni tradukojn al ReVo:

lakmus/o Z PV

lakmuso

serĉi 'lakmuso'
[lakmus.0o]
1.
[lakmus.0o.KEM]
KEM Blua farbo, ekstraktata el likenoj aŭ krotono, kiun acidoj ruĝigas kaj alkaloj ree bluigas. laŭ Arrhenius la specifaj ecoj de acidoj kaj bazoj, kiel ilia konduto rilate lakmuso, rezultas el la ĉeesto de jonoj H+ kaj OH respektive [1]; Robert Boyle […] enkondukis certajn plant-ekstraktojn, lakmuson notinde, por indiki acidojn kaj alkalojn [2]; (figure) pli multaj Novepokaj filozofioj prezentas nur metodojn por senti sin pli […] komforte en la revoj de sia iluzia egoo, sed la lakmusa testo de vera spiriteco estas ĝuste ĝia senkompromisa povo liberigi nin de tiu iluzio, ne tuj, sed kiam ni pro interna bezono konscias ke ne estas alia eblo [3].
2.
[lakmus.0o.papero]
=lakmusa papero
angle:
litmus
beloruse:
лакмус
ĉeĥe:
lakmus
ĉine:
石蕊 [shíruǐ]
france:
teinture de tournesol
germane:
Lackmus ~a testo: Lackmustest, Nagelprobe, Feuerprobe.
hispane:
tornasol
hungare:
lakmusz
japane:
リトマス
katalune:
tornassol
nederlande:
lakmoes
pole:
lakmus
ruse:
лакмус
slovake:
lakmus
ukraine:
лакмус

lakmusa papero

serĉi 'lakmusa papero'
[lakmus.0papero]
[lakmus.0papero.KEM]
MEDKEM Papero ŝmirita per lakmuso, uzata por rekoni bazajn kaj acidajn reakciojn: lakmusa papero povas servi kiel indikanto de acido [4].
angle:
litmus paper
beloruse:
лакмусавая папера
ĉeĥe:
lakmusový papír
ĉine:
石蕊試紙 [shíruǐshìzhǐ], 石蕊试纸 [shíruǐshìzhǐ]
france:
papier de tournesol
germane:
Lackmuspapier
hispane:
papel de tornasol
hungare:
lakmuszpapír
nederlande:
lakmoespapier
pole:
papierek lakmusowy
ruse:
лакмусовая бумага
slovake:
lakmusový papier

administraj notoj