8laboratori/o PVEF laboratorio serĉi 'laboratorio' [labora.0o] Laborejo por fari sciencajn esplorojn, eksperimentojn: tage kaj nokte li laboradis senlace en sia laboratorio, sed li ne parolis pri tio multe, la fortojn de la naturo oni devas primajstri sekrete [1]; Bela Julesz, esploristo ĉe Bell-Laboratorioj en Nov-Ĵerzejo, Usono, utiligis parojn da perkomputilaj bildoj kaj specialajn okulvitrojn por decidi ĉu vidiluzioj estiĝas en okuloj aŭ en cerbo [2]; ŝi ne povas labori en la sterilizita atmosfero de laboratorio [3]; li eĉ havis fotogalerion kaj en sia bunkro – fotolaboratorion [4]; fidindaj sciencistoj deklaris, ke la viruso verŝajne kreiĝis en sciencaj laboratorioj „intence aŭ hazarde” rezulte de gena inĝenier[ad]o [5]. kabineto1, studejo 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj2. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 123. Monato, Evgeni Georgiev: Strebo al la efika figuro4. Monato, Laimius Stražnickas: Strangulo en la naturo5. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio? angle: laboratory beloruse: лябараторыя ĉine: 实验室 [shíyànshì], 實驗室 [shíyànshì], 制药场 [zhìyàochǎng], 制藥場 [zhìyàochǎng], 研究室 [yánjiùshì], 硏究室 [yánjiùshì], 制作所 [zhìzuòsuǒ], 製作所 [zhìzuòsuǒ], 火药工厂 [huǒyàogōngchǎng], 火藥工廠 [huǒyàogōngchǎng], 試驗室 [shìyànshì], 试验室 [shìyànshì] france: laboratoire germane: Labor, Laboratorium greke: εργαστήριο hispane: laboratorio hungare: laboratórium itale: laboratorio japane: 研究室 [けんきゅうしつ], 実験室 [じっけんしつ], 研究所 [けんきゅうじょ], 試験所 [しけんしょ] katalune: laboratori nederlande: laboratorium pole: laboratorium portugale: laboratório rumane: laborator ruse: лаборатория ukraine: лабораторія administraj notoj