kurd/o kurdoserĉi 'kurdo' [kurd.0o] en: Ano de iranlingva etno, indiĝena en okcidenta Azio. La regionon loĝatan de ili oni nomas Kurdujo: konfliktoj […] inter kurdoj kaj turkoj [1]; „disdividita” popolo kiel nun eŭskoj, koreoj, ujguroj, kurdoj [2]; se ekzemple renkontiĝos anglo, greko, armeno kaj kurdo, ili eĉ ne konjektos, ke ili parolas en parencaj lingvoj [3]. 1. Monato, https://www.steloj.de/esperanto/monato2/006837.html2. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo3. Monato, Mihail Korotkov : La turka havas familion angle: kurd france: kurde germane: Kurde pole: Kurd rumane: Curd ukraine: курд kurda serĉi 'kurda' [kurd.0a] en: Rilata al kurdoj, ilia kulturo, lingvo: la patro […] rifuzis agnoski la rilaton de sia filino kun ŝia turk-kurda amiko [4]; kurdaj infanoj [5]; kurda legomvendisto [6]; Turkio subtenis kontraŭkurdajn atakojn en Sirio [7]. 4. Monato, Gerrit Berverling: Etnaj Rilatoj: Kiam honoro fariĝas hororo5. Monato, Thomas Sülzle: Komenco de la teatra maratono6. Monato, Marko Naoki Lins: Turkio ante portas7. Monato, Jomo Ipfelkofer: Ne interveni signifas ne solvi germane: kurdisch pole: kurdyjski rumane: curdă ukraine: курдський Kurdujo serĉi 'Kurdujo' [kurd.0ujo] en: [kurd.0ujo.regiono] en: Regiono ampleksanta partojn de Turkujo, Irako, Irano kaj Sirio, kiu estas ĉefe loĝata de kurdoj: Siria Kurdujo […] estas fakta memstara regiono […] de tri memregitaj kantonoj en norda Sirio [8]. 8. Vikipedio, Sirio germane: Kurdistan pole: Kurdystan rumane: Kurdistan administraj notoj K~ujo : Mankas dua fontindiko.