Aldoni tradukojn al ReVo:

*kupol/o UV

*kupolo

serĉi 'kupolo'
[kupol.0o]
[kupol.0o.ARKI]
ARKI Pli malpli duonsfera tegmenta parto de konstruaĵo: en la mezo de la granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj sin levadis ĝis la vitra kupolo de la plafono [1]; la ŝipanoj sub la neĝaj kupoloj [de la igluoj] aranĝis siajn dormolokojn [2]; Katedralo de la ĉieliro superas ĉiujn aliaj per […] sia grandioza alta turo […] kronita de ora, brilanta, bulboforma kupolo [3]; la aventurojn de mallertaj rajdantoj denove akompanis eksplodoj de ridego, dum dek minutoj skuantaj la kupolon de la cirka ĉielo [4]; la baziliko situis proksime al Kremlo, sur la bordo de Moskvo-rivero, kaj ĝia ora kupolo estis videbla de malproksime [5]. VD:rotondo, volbo1
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
3. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
4. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VII. Gimnastiko por artaj sistemoj
5. S. Pokrovskij: Moskvo jubileas, Monato, 1997:9, p. 22a
angle:
cupola, dome
beloruse:
купал
bretone:
bolzenn
ĉeĥe:
báň, kopule
ĉine:
圆顶 [yuándǐng], 圓頂 [yuándǐng], 圆屋顶 [yuánwūdǐng], 圓屋頂 [yuánwūdǐng], 穹 [qióng]
france:
coupole, dôme
germane:
Kuppel
hispane:
cúpula
hungare:
kupola
japane:
円天井 [まるてんじょう], 丸屋根 [まるやね], ドーム, 砲塔 [ほうとう]
katalune:
cúpula
nederlande:
koepel
pole:
kopuła
portugale:
cúpula
rumane:
dom
ruse:
купол
slovake:
kupola
svede:
kupol
ukraine:
купол, баня

administraj notoj