Aldoni tradukojn al ReVo:

2kronologi/o PV

kronologio

serĉi 'kronologio'
[kronol.0o]
1.
[kronol.0o.SCI]
KALSCI Parto de historio2, kiu provas fiksi la datojn de historiaj okazaĵoj: la eminenta scienculo firme demonstras, ke en la egipta kronologio troas 600 jaroj, pro fuŝaĵo de iu egipta pastro-kronikisto [1].
2.
[kronol.0o.KOMUNE]
(komune) Laŭtempa ordo de okazaĵoj en raporto aŭ rakonto: ĉar la aŭtorino priskribis ne grandan tempoperiodon (de marto 1944 ĝis majo 1945), verŝajne estus pli racie strikte sekvi la kronologion de la eventoj [2].
1. M. Halvelik: (André Cherpillod, Kaj la suno haltis....), Monato, 1993:11, p. 23a
2. N. Langlet: Kaoso en Budapeŝto, Monato, 2001:12, p. 26a
angle:
chronology
beloruse:
храналёгія
ĉine:
年表 [niánbiǎo], 年代学 [niándàixué], 年代學 [niándàixué], 年代計算 [niándàijìsuàn], 年代计算 [niándàijìsuàn], 时间顺序 [shíjiānshùnxù], 時間順序 [shíjiānshùnxù]
france:
chronologie
germane:
Chronologie, Datierung(swissenschaft)
hungare:
1. kronológia 2. időrend, kronológia
japane:
年代学 [ねんだいがく]
nederlande:
1. tijdrekenkunde, chronologie 2. chronologie
pole:
chronologia 1. chronologia
portugale:
cronologia
ruse:
хронология
ukraine:
хронологія

kronologia

serĉi 'kronologia'
[kronol.0a]
1.
[kronol.0a.SCI]
Rilata al kronologio1: bezonata estas kronologia tabelo de arkeologiaj kulturoj en Ĉinio kun datoj kaj regionoj de disvolviĝo [3].
2.
[kronol.0a.KOMUNE]
Konforma al kronologio2.
3. B. Golden: Ĉina ceramika historio (Zhao Hongsheng), Monato, 1995:8, p. 22a
angle:
chronological
beloruse:
храналягічны
ĉeĥe:
chronologický
ĉine:
按时间先后 [ànshíjiānxiānhòu], 按時間先後 [ànshíjiānxiānhòu]
france:
chronologique
germane:
2. chronologisch
hungare:
1. kronológiai 2. időrendi, kronológiai
japane:
年代学の [ねんだいがくの], 年代順の [ねんだいじゅんの]
nederlande:
chronologisch
pole:
chronologiczny
rumane:
cronologie
ruse:
хронологический
slovake:
chronologický
ukraine:
хронологічний

administraj notoj