Aldoni tradukojn al ReVo:

-krati

-krati

serĉi '-krati'
[krati.0]
(malofte) (sufikso)
[krati.0.POL]
POL Neoficiala sufikso kun la signifo regado, politika reĝimo aŭ ordonpovo: multaj el la malfeliĉoj de la 20-a jarcento fontas el tio, ke oni aplikis ne ĉi tiujn principojn, sed tiun de […] „etnokratio“ [1]; sinjoro Kadafi faris el [la penso Jean-Jacques Rousseau] sian referencon por starigi en Libio „beduenokration“ [2].
Rim.: Kiel greka sufikso ĝi aperas en multaj grekdevenaj vortoj priskribantaj iaspecan politikan reĝimon, sed estas en Esperanto neniel memstara vortero: aristokrati·o, demokrati·o, plutokrati·o, teokrati·o. [Wolfram Diestel]
1. Gary: Forumo, Hilelisto, 2001-06 (17)
2. R. Khechana, trad. J.-M. Cash: Popolribelo..., le Monde diplomatique, 2011-04
france:
-cratie
germane:
-kratie
pole:
-kracja

administraj notoj