krasulac/oj krasulacoj serĉi 'krasulacoj' [krasul1.0oj] Familio de staŭdoj kaj herboj unujaraj el la ordo de saksifragoparencaj floroplantoj (Crassulaceae) kun: folioj kontraŭaj, kruce alternaj aŭ bazaj, sukaj, simplaj, plataj ĝis cilindraj, sen kromfolioj; cumoj; floroj stelaj, duseksaj; 4 ĝis 5 petaloj (malofte 3), liberaj aŭ kunkreskintaj; stamenoj multaj aŭ duoble multaj kiel petaloj; ovolujoj supraj, ofte pluropaj, liberaj aŭ kunkreskintaj ĉe-baze; folikloj: krasulacoj estas planta familio kun pli ol 1400 specioj en 30 genroj, preskaŭ ĉiu havas dikajn, karnecajn foliojn [1]; sedo, gras-burĝono estas genro de plantoj en la familio krasulacoj, kiu entenas dismonde pli ol 500 specioj [2]. krasulo 1. Vikipedio, Krasulacoj2. Vikipedio, Sedo beloruse: таўсцянкавыя ĉine: 景天科 [jǐngtiānkē] france: Crassulacées germane: Dickblattgewächse hungare: varjúhájfélék japane: ベンケイソウ科 [ベンケイソウか] latinece: Crassulaceae pole: gruboszowate (rośl) portugale: crassuláceas rumane: crassulaceae ruse: толстянковые ukraine: товстолисті administraj notoj