*kornic/o UV *kornico serĉi 'kornico' [kornic.0o] 1.[kornic.0o.ARKI] Laŭlonga, mezgranda, ĝenerale alta elstaraĵo de konstruaĵo: li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub ĝia kornico [1]. ; ĉiu konstruaĵo videblas […] kiel desegneto kun siaj detalaj pordoj, fenestroj, eĉ kornicoj, korbeloj kaj konzoloj [2]. a)[kornic.0o.ARKI_kolona] Elstara, supra, kvazaŭkrona parto de surkolonaĵo (entablemento) aŭ de piedestalo de kolono aŭ meblo. b)[kornic.0o.ARKI_cxambra] Ornama elstaraĵo inter muro kaj plafono. c)[kornic.0o.ARKI_fenestra] Randelstaraĵo de fenestro: alumetoj kuŝis sur kornico inter fajrofarilo kaj malnova fera poto [3]; sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj BdV . korbelo, listelo, modluro 2.[kornic.0o.GEOG] (figure) Mallarĝa vojeto, kiu borderas profundegaĵon flanke de monto: estis neniu vojeto, sed apenaŭ rimarkebla kornico, tute apude de la abismo PV . 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 38:42. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 20113. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro angle: 1. cornice beloruse: гзымс france: corniche germane: Sims hispane: cornisa hungare: párkány, párkányzat, párkányút japane: コーニス, 軒蛇腹 [のきへびはら], 岩棚 [いわたな], 雪庇 [せっぴ] nederlande: lijst, kroonlijst pole: gzyms portugale: 1.a cornija rumane: cornișă ruse: карниз administraj notoj