*konvulsi/o UV konvulsiiserĉi 'konvulsii' [konvul.0i] (ntr) [konvul.0i.MED] Subite agitiĝi, movi korpopartojn pro pretervola muskola kuntiriĝo: la demono lin ĵetis sur la teron kaj lin konvulsiigis [1]; la birdo etendis siajn belajn flugilojn, ankoraŭ unu fojon konvulsie ektremis […] kaj ĝia koro krevis de senforteco [2]; konvulsie ŝi palpadis ĉirkaŭ si per la mano, faris paŝon en la direkto al la tero kaj falis senkonscie [3]; li sentis, ke ŝi konvulsie ektremas, kaj li tenis ŝin des pli forte [4]. 1. La Nova Testamento, Luko 9:422. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj angle: convulse beloruse: калаціцца ў сутаргах france: convulser germane: zucken hispane: convulsionar hungare: görcse van, görbcsben van, vonaglik, rángatódzik japane: けいれんする, ひきつけを起こす [ひきつけをおこす] pole: drgać, konwulsje mieć rumane: tremura, au convulsii *konvulsio serĉi 'konvulsio' [konvul.0o] 1.[konvul.0o.MED] Subita nevola streĉo de muskoloj, kiu akompanas iujn malsanajn statojn de nerva sistemo: konvulsio de infano; konvulsia tusado; [li] falis, skuata de la antaŭmortaj konvulsioj [5]. 2.[konvul.0o.spasmo] Spasmo: konvulsio de malespero streĉis lin; la brakoj etendiĝis supren per konvulsia movo; mano konvulsie kunpremita; min trafis plorkonvulsio [6]; aperas la tipa, tre turmenta, simptomo: akvotimego (tial rabio ankoraŭ nomiĝas hidrofobio), kiam ĉe la malsanulo dum iu provo eltrinki eĉ unu guton de akvo, aperas konvulsiaj kunstreĉigoj de faringomuskoloj [7]. kramfoepilepsioklonika spasmo 5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII6. Monato, Júlia Sigmond: La mistera nokto7. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano angle: convulsion beloruse: канвульсія, сутарга, спазм ĉine: 痉挛 [jìngluán], 瘨 [diān] france: convulsion germane: 1. Konvulsion, Zuckung 2. Spasmische Bewegung, Spasmus, Zuckungskrampf hispane: convulsión hungare: görcs, vonaglás, konvulzió japane: けいれん, ひきつけ, , こわばり, 震え [ふるえ] pole: konwulsje [l.mn.], drgawka portugale: convulsão (med.) rumane: convulsii, spasm ruse: судорога, конвульсия 2. спазм tibete: འཆུས་པ་ konvulsiuloserĉi 'konvulsiulo' [konvul.0ulo] [konvul.0ulo.MED] Suferanto pro konvulsioj: la suno tremetis kiel konvulsiulo [8]. 8. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012 beloruse: той, хто мае сутаргі france: convulsionnaire (subst.) hispane: persona con trastornos convulsivos pole: wstrząsany konwulsjami rumane: scuturat de convulsii administraj notoj