konstelaci/o PIV1 konstelacio serĉi 'konstelacio' [konste.0o] 1.[konste.0o.stelaro] Ĉiu el la 88 regionoj de la ĉiela sfero, kies areo estas oficiale fiksita, kaj kies plej brilaj steloj (stelaro) desegnas fantazian, ofte mitologian figuron (stelfiguron), el kiu ĝi elprenas sian nomon: Antareso, t.e. Anti-Areso aŭ Mal-Marso, en la konstelacio Skorpio [1]; sur la ĉielo ja videblas la konstelacioj Granda kaj Malgranda Ursino [2]; tiu objekto orbitas junan stelon en la konstelacio Lupo, je 400 ĝis 500 lumjaroj for [3]. stelaro, stelfiguroRim.: Male de la PIV-aj indikoj [4] [5] [6], stelaro, stelfiguro kaj konstelacio ne estas veraj sinonimoj. Stelaro estas nur aro da rimarkindaj steloj. Stelfiguro indikas la figuron, kiun la stelaro desegnas. Konstelacio plie difinas precizan areon de la ĉielsfero, oficiale determinita de la Internacia Astronomia Unio, kaj enhavas elstaran stelaron, kiu formas konvencian stelfiguron. 2.[konste.0o.stelarorim] [konste.0o.tutcxiela] (arkaismo) Momenta situacio en la ĉielo, la relativaj pozicioj de la stelfiguroj kaj planedoj, tiaj kiajn ilin vidas surtera observanto: favora, malfavora konstelacio (en astrologio); ankaŭ ne klaras al mi, diris li, ke de ĉiaj kreaĵoj nur la homoj estas influataj de la stelaj konstelacioj [7]; la steloj estis en la sama konstelacio, kiel dum la unua mateno, dum la kreo de l' mondo [8]; Dio mia, sinjoro doktoro, sub kiel malbona konstelacio vi naskiĝis [9]. 1. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, ĉapitro 82. Monato, Saliko: Praa religia temo3. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo4. Plena Ilustrita Vortaro: stelaro5. Plena Ilustrita Vortaro: stelfiguro6. Plena Ilustrita Vortaro: konstelacio7. B. Breĥto, tr. Vilhelmo Lutermano: Historioj pri sinjoro Kojno8. Dante Alighieri, tr. K. Kalocsay: Infero, La Chaux-de-Fonds/Milano, 1979. P. 32.9. Sütő, András, tr. Jozefo Horvath: Stelo sur brulŝtiparo angle: 1. constellation 2. star, sign (born under a star, sign) beloruse: 1. сузор'е bulgare: 1. констелация 2. констелация ĉine: 1. 星座 [xīngzuò], 宿 [xiù], 一組觀點 [yīzǔguāndiǎn], 星宿 [xīngxiù] france: 1. constellation germane: 1. Konstellation, Sternenkonstellation 2. Konstellation, Himmelkonstellation hispane: 1. constelación hungare: 1. csillagcsoport indonezie: 1. konstelasi, rasi (bintang) itale: 1. costellazione japane: 星座 [せいざ] katalune: constel·lació nederlande: constellatie, sterrenbeeld pole: 1. konstelacja 2. konstelacja portugale: 1. constelação ruse: 2. констелляция administraj notoj