Aldoni tradukojn al ReVo:

3konservativ/a PV

konservativa

serĉi 'konservativa'
[konser1.0a]
[konser1.0a.POL]
POL Politike kaj socie konservema; kontraŭa al ŝanĝoj kaj reformoj; konservisma: partio, tradicie konservativa, teorie favora al libera merkato, sed fakte intervenema [1]; duono de la loĝantaro estas konservativa, duono socialista [2]; se tiu Komitato ŝajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke ĝi ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj, sed por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro [3]; kontraŭ pretendata monopolo batalis konkurenca pariza eldonejo, gvidata de kelkaj lingve tre konservativaj homoj [4]; eksplodis lingvaj kontraŭdiroj: inter konservativaj, neologismomalamikaj, novotimaj esperantologoj, kaj pli malfermitaj, pli liberalaj homoj [5]; la idealo de interpopola kompreniĝo, kiun Esperanto volis akceli, spitante la kontrolon kaj ofte eĉ volon de konservativaj kaj naciismaj reĝimoj [6]. VD:dekstra2
1. D. Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, 1997:2, p. 14a
2. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 3
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
angle:
conservative
beloruse:
кансэрватыўны
ĉeĥe:
konzervativní, zpátečnický
ĉine:
守旧 [shǒujiù], 右倾 [yòuqīng]
france:
conservateur (adj., politique)
germane:
konservativ, altmodisch
hispane:
conservador
japane:
保守派の [ほしゅはの], 保守主義の [ほしゅしゅぎの]
katalune:
conservador (adj.)
nederlande:
conservatief (bn.), behoudend
pole:
konserwatywny
portugale:
conservador (adj.)
rumane:
conservator
ruse:
консервативный
slovake:
konzervatívny, spiatočnícky

konservativismo

serĉi 'konservativismo'
[konser1.0ismo]
[konser1.0ismo.POL]
POL Socia aŭ politika idearo, kiu celas precipe konservadon de la nune funkcianta socio; konservismo: establiĝis maldekstraj registaroj post periodo de konservativismo [7]; se nur 12 % de la popolo iris al la urnoj por subteni reformon progreseman, justan kaj demokratian, la estonteco de konservativismo kaj dekstrismo en Britio estos dum longa tempo sekura [8]. ANT:progresismo, reakciismo
7. S. Maul: Furoras popolistoj, Monato, 2002:6, p. 8a
8. Monato, Paul Gubbins: La venkanto heredos ĉion ..., 2011
angle:
conservatism
beloruse:
кансэрватызм
ĉine:
保守主义 [bǎoshǒuzhǔyì]
france:
conservatisme (politique)
germane:
Konservativismus, Konservatismus
hispane:
conservadurismo
japane:
保守主義 [ほしゅしゅぎ]
katalune:
conservadorisme
nederlande:
conservatisme, behoudzucht
pole:
konserwatyzm
ruse:
консерватизм

konservativulo

serĉi 'konservativulo'
[konser1.0ulo]
[konser1.0ulo.POL]
POL Subtenanto de konserva politiko, de socia neŝanĝemo: koaliciano por la konservativuloj [9]; je la venonta elektado, la konservativuloj perdos sian plimulteton, mi pri tio ne dubas [10]; la stultaj konservativuloj riproĉis al la Liftmajstro, ke liaj ideoj sibaritigos la konaon [11].
9. B. Hekland: Triumfas tedulo, Monato, 2001:11, p. 6a
10. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 10
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvara Ĉapitro
angle:
conservative
beloruse:
кансэрватар
ĉeĥe:
konzervativec
ĉine:
保守派 [bǎoshǒupài], 套中人 [tàozhōngrén], 保守人士 [bǎoshǒurénshì]
france:
conservateur (subst., politique)
germane:
Konservativer
hispane:
conservador
japane:
保守派の人 [ほしゅはのじん], 保守主義者 [ほしゅしゅぎしゃ]
katalune:
conservador (subst.)
nederlande:
conservatief (zn.)
pole:
konserwatysta
portugale:
conservador (subst.)
rumane:
conservator
ruse:
консерватор
slovake:
konzervatívec

administraj notoj