4konsekr/i konsekriserĉi 'konsekri' [konsek.0i] (tr) [konsek.0i.REL] Ekfunkciigi en sankta rolo: ili tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj [1]; li donu la takson en tiu tago, kiel konsekritaĵon al la Eternulo [2]; Anastazio […] devis esti mia fratino, ĉar ŝia patro estis alkonsekrita al mia patro laŭ antikva moro, kiun ni ankoraŭ plenumas [3]. a)[konsek.0i.iun] Solene enoficigi per religiaj ritoj pastron, reĝon...: la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri [4]; dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektuŝi lian kapon [5]. b)[konsek.0i.ion] Destini aĵojn por dia servado per religiaj ritoj: rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj, dum tri jaroj ili estu por vi kvazaŭ konsekritaj, ili ne estu manĝataj [6]; ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo [7]; ĉiu dekono el la bovoj kaj ŝafoj […] estu konsekrita al la Eternulo [8]; en la freŝa verda pinarbaro, kie kuŝis la neĝo, staris la anĝelo de Kristnasko kaj konsekris la junajn arbetojn, kiuj devis servi por la festo [9]; la konsekrita pano kaj vino aliformiĝadis en lian korpon kaj lian sangon, kiun li estis fordoninta por la ankoraŭ ne naskitaj generacioj [10]; ni konstruis la preĝejon, kaj ĝuste post unu jaro mi ĝin konsekris [11]. sanktigi 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:332. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:233. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:325. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:237. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:288. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:329. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo11. L. Vaičiulionis: Mi spertis neniajn spiritajn interrompojn..., 2011-12-31 angle: 1.a ordain (p. p. pastro), coronate (p. p. reĝo) 1.b consecrate, decicate, devote, hallow, sanctify beloruse: высьвячаць ĉeĥe: konsekrovat, posvěcovat, světit, zasvěcovat france: consacrer, ordonner (rel. consacrer) germane: 1.a weihen, konsekrieren 1.b einsegnen, einweihen, konsekrieren hispane: consagrar hungare: 1.a szentel 1.b felszentel japane: 奉献する [ほうけんする], 奉納する [ほうのうする], ささげる, 聖別する [ひじりべつする], 聖変化させる [ひじりへんかさせる] nederlande: 1.a inwijden 1.b consacreren pole: konsekrować, wyświęcać, poświęcać portugale: 1.b consagrar, sagrar rumane: consacra ruse: 1.a посвятить (в сан) 1.b освятить slovake: posväcovať, svätiť administraj notoj