Aldoni tradukojn al ReVo:

9komput/i PIV1

9komputi [1][2]

serĉi 'komputi'
[komput.0i]
[komput.0i.KOMP]
KOMP Solvi matematikan problemon aŭ prilabori datumon aplikante algoritmon, precipe en formo de programo: paĝoj, kiuj dinamike kalkulas kaj komputas [3]; oni […] komputas an multiplikante a per si mem n fojoj [4]; butiko […], kiu komputas vian aĉetliston per abako [5]. VD:kalkuli, nombri.
Rim.: Vd rimarkon sub komputilo.
1. Akademio de Esperanto: 9a Oficiala Aldono, komput/i
2. KompLeks
3. Klivo: Kio estas Javo?, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 13a
4. Vikipedio, Hornera algoritmo
5. Vikipedio, Abako (meĥanika kalkulilo)
angle:
compute
beloruse:
лічыць, вылічаць
bulgare:
пресмятам
ĉeĥe:
počítat strojem
ĉine:
计算 [jì suàn]
france:
calculer (info.), effectuer du calcul informatique
germane:
berechnen
hispane:
computar
hungare:
kiszámít, (adatot) feldolgoz
indonezie:
menghitung
japane:
算定する [さんていする], 計量する [けいりょうする], 演算する [えんざんする], 処理する [しょりする]
nederlande:
berekenen
pole:
obrachować, obliczać, szacować
portugale:
computar
rumane:
calcula
ruse:
вычислить
slovake:
počítať
svede:
beräkna
ukraine:
рахувати, обчислювати, робити викладки (за алгоритмом), лічити, рахувати

komputado

serĉi 'komputado'
[komput.0ado]
[komput.0ado.KOMP]
KOMP Kalkulado, prilaborado de datumoj per komputiloj: antaŭ 40 jaroj, en [...] la pratempo de komputado, komputiloj estis tiel grandaj, kiel la ĉambroj ilin enhavantaj [6]; mi doktoriĝis pri matematiko kaj mia pan-dona laboro rilatas plejparte al komputado kaj informaj teknologioj [7]. VD:komputiko
6. Monato, Lenio Marobin: Kiom da protektado?, 2012
7. Monato, Alexander Shlafer, 2003
beloruse:
вылічэньне, вылічэньні
bulgare:
изчисление
ĉeĥe:
komputace, počítání, výpočet, zpracování na počítači
ĉine:
計算機科學 [jìsuànjīkēxué]
france:
calcul informatique, informatique (subst., usage d'ordinateurs)
hispane:
cómputo
hungare:
kiszámítás, adatfeldolgozás
indonezie:
informatika
japane:
計算 [けいさん], 演算 [えんざん], コンピューティング, コンピュータの利用 [こんぴゅーたのりよう]
nederlande:
informatica
pole:
obliczenia, rachowanie
rumane:
calcule, contabilitate
slovake:
počítanie, výpočet

komputebla

serĉi 'komputebla'
[komput.0ebla]
MATKOMP
Determinebla per algoritmo: funkcio estas komputebla, se ekzistas algoritmo por komputi ĝiajn valorojn; aro estas komputebla, se ĝiaj anoj estas listigeblaj per algoritmo (= per komputebla funkcio).
angle:
effectively computable
beloruse:
які магчыма вылічыць
ruse:
вычислимый

9komputoscienco [8]

serĉi 'komputoscienco'
[komput.0oscienco]
[komput.0oscienco.KOMP]
KOMP Scienco pri komputado, precipe pri la aÅ­tomata komputado per komputiloj.
8. Akademio de Esperanto: 9a Oficiala Aldono, komput/o/scienc/o
beloruse:
інфарматыка
ĉine:
計算機科學 [jìsuànjīkēxué]
france:
informatique
japane:
計算機科学 [けいさんきかがく], コンピューターサイエンス
pole:
informatyka
rumane:
informații

9komputilo [9]PIV1

serĉi 'komputilo'
[komput.0ilo]
[komput.0ilo.KOMP]
KOMP Maŝino por komputi: miaj parencoj scias, ke mi okupiĝas kaj profesie kaj hobie kun komputiloj [10]; komputilon oni havigis al li, li povas sendi kaj ricevi retpoŝton kaj li planas verki libron [11]; uzantoj de komputiloj tutmonde estis invititaj disponigi al la programo siajn ekrankurtenojn por helpi analizi eblajn signalojn el la kosmo [12].
Rim.: Oni uzas tiun vorton kaj parolante pri la „nuda maŝino“ (la aparataro), kaj pri iel „vestita“ komputa sistemo.
Rim.: Ĉi tiun aparaton oni iam nomis komputeroSPIV, aŭ komputoroSPIV, kaj la sama fonto tiam donis al „komputilo“ la sencon de nombrilo 2. Ĝi akorde difinis „komputi“, kiel nombri.
Rim.: Jen unu el la plej malnovaj uzoj de la vorto (1967): Nomojn oni jam nuntempe produktas per komputiloj, kiuj sisteme fabrikas lingve eblajn literkombinaĵojn, kies efikojn sur la homa menso oni poste studas kaj taksas [13].
9. Komputada Leksikono
10. Edmund Grimley Evans: Uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, jaro 2000a, numero 2a, p. 20a
11. Monato, Douglas Draper: Freneza, ne; celkonscia, jes., 2012
12. Monato, Garvan Makaj: Astrobiologio kaj religio, 2013
13. Sloganon ‐ spritula arto, Esperanta Finnlando. 1967 N-ro 8–9
angle:
[komput.0ilo.rim]
[komput.0ilo.vortohistorio]
computer
beloruse:
кампутар
bulgare:
компютър
ĉeĥe:
počítač
ĉine:
计算机 [jì suàn jī]
france:
ordinateur, calculateur (ordinateur), calculatrice (ordinateur)
germane:
Rechner, Computer, Elektronengehirn [arkaika]
hispane:
ordenador, computador, computadora
hungare:
számítógép, komputer
indonezie:
komputer
japane:
計数器 [けいすうき], 計算機 [けいさんき], コンピュータ [こんぴゅーた]
nederlande:
computer
pole:
komputer
portugale:
computador
rumane:
calculator, calculatorul
ruse:
ЭВМ, компьютер
slovake:
počítač
slovene:
računalnik
svede:
dator
tibete:
གློག་ཀླད་
turke:
bilgisayar
ukraine:
комп’ютер, електронно-обчислювальна машина, ЕОМ, лічильник

komputilego

serĉi 'komputilego'
[komput.0ilego]
[komput.0ilego.KOMP]
KOMP Dimensie aŭ komputopovume granda komputilo, kutime ne destinita por individua uzo (kontraste al persona komputilo): BlueGene/L estas komputilego far IBM, la unua modelo […] havis 16 muntujojn kaj en testaro Linpack prezentis 70,72 TFLOPS [14].
angle:
mainframe computer
beloruse:
супэркампутар, мэйнфрэйм
bulgare:
мейнфрейм компютър
ĉine:
大型計算機 [dàxíngjìsuànjī]
france:
ordinateur central, mainframe, gros calculateur (mainframe), gros système (mainframe)
germane:
Großrechner
hispane:
ordenador central, mainframe
hungare:
nagyszámítógép
indonezie:
komputer bingkai utama, komputer kerangka utama
japane:
メインフレーム
nederlande:
mainframe computer
pole:
komputer dużej mocy, komputer główny
rumane:
calculator de mare putere, computerul principal
ruse:
суперкомпьютер, мэйнфрейм

komputilisto

serĉi 'komputilisto'
[komput.0ilisto]
[komput.0ilisto.KOMP]
KOMP Profesiulo pri instalo, kunretigo, komandado, aŭ prizorgado de komputiloj kaj komputaj programoj: program-eraroj, kiuj povas ĝeni komputilistojn [15]; kiel profesia komputilisto, mi ankaŭ uzis pli fakecan, sed pli potencan lingvon: ĝi nomiĝis APL [16].
15. Klivo: Kio estas Javo?, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 13a
16. J.S. Brilleaud: Komputiko kaj Esperanto, Monato, 2000/09, p. 4
beloruse:
кампутаршчык
ĉine:
計算機工作人員 [jìsuànjīgōngzuòrényuán], 計算機科學家 [jìsuànjīkēxuéjiā]
france:
informaticien
hispane:
informático, técnico de ordenadores
hungare:
számítógép-technikus
nederlande:
computer-technicus
pole:
komputerowiec, specjalista od komputerów
rumane:
un specialist în calculatoare
ruse:
компьютерщик

komputisto

serĉi 'komputisto'
[komput.0isto]
[komput.0isto.KOMP]
KOMP Programisto: la verko certe interesos matematikistojn kaj komputistojn [17]; la reto, kiun oni starigis por ebligi kunlaboradon inter sciencistoj, adaptiĝas por kunlaborado de komputistoj [18].
17. La mistera teoremo – nun en Esperanto (Marty Rajmondo, La granda teoremo de Fermat), Monato, jaro 1998a, numero 3a, p. 19a
18. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
angle:
programmer
beloruse:
праграміст
bulgare:
програмист
ĉine:
程序员 [chéngxùyuán]
france:
programmeur
germane:
Programmierer
hispane:
programador
hungare:
programozó
indonezie:
pemrogram programer
nederlande:
programmeur
pole:
programista, programator
ruse:
программист
slovake:
programátor
ukraine:
обчислювач

persona komputilo

serĉi 'persona komputilo'
[komput.persona0ilo]
[komput.persona0ilo.KOMP]
KOMP Komputilo por destinita uzo fare de unu persono, unuuzula komputilo: tiaj blatoj troviĝas ĉe la kerno de granda plimulto de personaj komputiloj [19]; moderna procesoro de persona komputilo ofte uzas por siaj milionoj da transistoroj ĉirkaŭ 50 vatojn [20]; dBase [‐] la ĉefa datumbaza programo el la komenca erao de personaj komputiloj [21]. SUB:poŝkomputilo, surtabla komputilo, tekkomputilo
19. Frank Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, jaro 2000a, numero 10a, p. 16a
20. Monato, Franck Arnaud: Kvietigu tiun komputilon!, 2004
21. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, 2005
angle:
PC, personal computer
beloruse:
пэрсанальны кампутар
bulgare:
персонален компютър
ĉeĥe:
PC, osobní počítač
ĉine:
个人电脑 [gèréndiànnǎo]
france:
ordinateur personnel, PC
germane:
Persönlicher Computer, Personalcomputer, PC
hispane:
ordenador personal, computadora personal, PC
hungare:
személyi számítógép, PC
indonezie:
komputer pribadi, PC
nederlande:
PC, personal computer
pole:
pecet, komputer osobisty
rumane:
calculatorul personal
ruse:
персональный компьютер
slovake:
osobný počítač osobný počítač

platkomputilo

serĉi 'platkomputilo'
[komput.plat0ilo]
[komput.plat0ilo.KOMP]
KOMP Plata portebla komputilo, pli granda ol poŝtelefono aŭ poŝkomputilo, kun granda ekrano (kiu kutime estas uzebla por enigi datumojn, per desegnado aŭ per virtuala klavaro): programoj por poŝtelefonoj kaj platkomputiloj [22].
22. Novaj ludoj en Esperanto, Libera folio, 2014
angle:
tablet computer
beloruse:
пляншэт (кампутар)
france:
tablette
hispane:
tableta, tablet
indonezie:
komputer tablet, sabak elektronik
pole:
komputer płaski, laptop
rumane:
un calculator plat, laptop
ruse:
планшетный компьютер

pletkomputilo

serĉi 'pletkomputilo'
[komput.plet0ilo]
beloruse:
пляншэт (кампутар)

poŝkomputilo

serĉi 'poŝkomputilo'
[komput.posx0ilo]
[komput.posx0ilo.KOMP]
KOMP Unubloka komputilo, sufiĉe malgranda (la dimensioj kutime ne superas 16×8×2 cm) kaj malpeza (la maso proksimume 150–500g) por esti portebla en poŝo de laborvesto: lernantoj ekopinias, ke danke al poŝkomputilo ili subite pli scias ol la pedagogo [23]; legi libron per speco de poŝkomputilo estas io stranga [24]; poŝkomputiloj kaj lertaj poŝtelefonoj, kiuj taŭgas ne nur por legi librojn, sed ankaŭ por telefoni, retumi kaj multe pli [25]. VD:tekkomputilo
23. Monato, Paul Gubbins: Poŝkomputiloj kaj klasĉambroj, 2015
24. Monato, Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon, 2011
25. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?, 2010
angle:
handheld (computer), palmtop computer, PDA (personal digital assistent), pocket computer
beloruse:
надалонны кампутар, надалоньнік
bulgare:
преносим компютър
ĉine:
掌上电脑 [zhǎngshàngdiànnǎo], 掌握电脑 [zhǎngwòdiànnǎo]
france:
ordinateur de poche, palmtop
germane:
Handheld (Computer), PDA (Personal Digital Assistent)
hispane:
Asistente Personal Digital, PDA, ordenador de bolsillo
hungare:
zsebszámítógép, palmtop, PDA (personal digital assistent)
indonezie:
komputer saku, pembantu digital pribadi, PDA
nederlande:
zakcomputer, PDA
pole:
komputer kieszonkowy
rumane:
calculator de buzunar
ruse:
карманный компьютер

surtabla komputilo

serĉi 'surtabla komputilo'
[komput.surtabla0ilo]
[komput.surtabla0ilo.KOMP]
KOMP Persona komputilo farita tiel, ke eblas ĝin oportune loki sur aŭ en individua labortablo: bitlibro […] estas dosiero por kies kreo kaj uzo necesas aparatoj elektronikaj: komputilo por krei, surtabla komputilo, platkomputilo, poŝtelefono aŭ speciala elektronika librolegilo por legi [26].
Rim.: Persona komputilo estas, unuflanke, funkcie aŭ dimensie malpli granda ol komputilegoj kunuzataj kolektive, sed aliflanke ĝi kutime estas pli povuma ol la porteblaj komputiloj: fari sur la surtabla komputilo rezervan kopion de (la memoro de) onia poŝkomputilo.
VD:tekkomputilo
angle:
desktop computer
beloruse:
настольны кампутар
bulgare:
настолен компютър
ĉine:
台式电脑 [táishìdiànnǎo], 台式机 [táishìjī], 桌机 [zhuōjī], 桌上型电脑 [zhuōshàngxíngdiànnǎo], 桌面式电脑 [zhuōmiànshìdiànnǎo]
france:
ordinateur de bureau, station de travail (info.)
germane:
Desktop-Computer
hispane:
computadora de escritorio, ordenador de escritorio, ordenador de sobremesa
hungare:
asztali számítógép, desktop számítógép
indonezie:
komputer meja
japane:
デスクトップコンピュータ
nederlande:
desktop computer
pole:
komputer stacjonarny
rumane:
calculatorul desktop
ruse:
настольный компьютер

tabulkomputilo

serĉi 'tabulkomputilo'
[komput.tabul0ilo]
Platkomputilo: en novembro […] mi informiĝis pri […] Kindlo (Kindle) de Amazon, kaj […] mi decidis mendi ĝin, dek du tagojn poste mi senaverte ricevis Ipadon (Apple iPad) donace de mia dunganto, do mi subite iĝis posedanto de du sufiĉe aktualaj tabulkomputiloj [27]; ekzistas pluraj aplikoj por tabulkomputiloj kaj porteblaj telefonoj koncerne sukeran diabeton [28].
beloruse:
пляншэт (кампутар)
france:
tablette
japane:
タブレットコンピュータ
pole:
komputer przenośny
rumane:
calculatoare portabile

tekkomputilo, tekokomputilo

serĉi 'tekkomputilo'
serĉi 'tekokomputilo'
[komput.tek0ilo]
[komput.tek0ilo.KOMP]
KOMP Portebla komputilo pli granda kaj peza (sed ankaŭ pli povuma) ol poŝkomputilo, portebla en teko aŭ kiel teko, tiel ke ĝia uzanto povas kunhavi ĝin en vojaĝo: tekokomputilo (aŭ „notlibro”) estas populara laborĉevalo por kaj la industrio kaj privatuloj [29]; tekokomputilo estas malgranda, valora, povas esti rapide forprenita kaj facile kaŝita, kaj ‐ ekzistas merkato por ĝi [30].
angle:
laptop computer, notebook (computer)
beloruse:
ноўтбук, лаптоп
bulgare:
лаптоп
ĉeĥe:
laptop, přenosný počítač
ĉine:
笔记本电脑 [bǐjìběndiànnǎo], 笔电 [bǐdiàn], 本本 [běnběn], 手提电脑 [shǒutídiànnǎo], 笔记型电脑 [bǐjìxíngdiànnǎo], 笔记本计算机 [bǐjìběnjìsuànjī], 膝上型 [xīshàngxíng], 膝上型电脑 [xīshàngxíngdiànnǎo]
france:
ordinateur portable, portable (ordinateur), notebook
germane:
Aktentaschenrechner, Notebook
hispane:
ordenador portátil, portátil, laptop
hungare:
táskagép, notebook, laptop
indonezie:
komputer jinjing, laptop
japane:
ノートパソコン
nederlande:
laptop
pole:
laptop, komputer przenośny, notebook
portugale:
computador portátil
rumane:
caiet, laptop, calculatoare portabile
ruse:
ноутбук
slovake:
laptop, prenosný počítač

administraj notoj

pri komput/i :
      Ĉi-artikole aperas nedifinitaj terminoj: kunretigo,
      periferiaĵo, likvakristala kaj plasma ekrano.
    
~i : Mankas verkindiko en fonto.
~ebla: Mankas dua fontindiko.
~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plet~ilo: Mankas dua fontindiko.
plet~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.