1kolz/o JED kolzoserĉi 'kolzo' [kolz.0o] Variaĵo de napo (Brassica napus var. napus), kies semoj donas sengustan oleon: kolzo estas la dujara formo de oleonapo […], la tuta planto estas manĝebla, la florojn aldonu krude al salato aŭ al pano, la semo uzeblas kiel mustardo, eblas ankaŭ kuiri la junajn burĝonojn en oleo aŭ friti kiel benjeto, el la semoj oni produktas kolzoleon kaj kanolon [1]; en Brazilo ekzemple jam de jardekoj aŭtoj uzas alkoholaĵon el sukerkano, en malpli varma Eŭropo oni precipe prenas ĝin el kolzo, kaj en aliaj landoj el maizo [2]; aliaj landoj, precipe Usono mem, Brazilo, Argentin[…]o kaj Ĉinio ne nur toleras, sed favoras kultivadon de la Monsanto-maizo […] ankaŭ aliaj genteknike manipulitaj plantoj estas jam delonge amase uzataj, ekzemple sojofaboj kaj kolzo [3]; kiu zorgeme studas la efikojn de benzino el kolzo, palmoleo aŭ sukerkano, rapide devas konkludi, ke biobenzino tute ne estas ekologia [4]. floraro de kolzo, Stutensee, Germanujo CC BY-SA 3.0 [5] 1. Vikipedio, Kolzo2. Monato, Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj3. Monato, Stefan Maul: Mirakloj mankas4. Monato, Stefan Maul: Ekologio paradokse5. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Brassica_napus_002.JPG angle: colza, winter rape beloruse: рапс, кольза bulgare: рапица ĉeĥe: řepka olejka ĉine: 油菜 [yóucài] france: colza germane: Raps hungare: repce japane: アブラナ, 菜の花 [なのはな] katalune: colza latinece: Brassica napus var. napus nederlande: koolzaad perse: کُلزا pole: rzepak portugale: colza rumane: rapiță ruse: рапс, кольза slovake: repka olejná ukraine: рапс, кольза administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.