Aldoni tradukojn al ReVo:

kolokv/o PIV1

kolokvo

serĉi 'kolokvo'
[kolokv.0o]
(evitinde) (malofte)
[kolokv.0o.simpozio]
Simpozio: oni planas […] organizi en 2002 en Kroatio kolokvon [1]; ĉio limiĝus al memorigo kaj laŭdado de rafinita verkisto, poeto, mistikulo […], se en tiu ĉi kolokvo ne estus partoprenintaj ankaŭ kelkaj hebreaj kulturitaj homoj [2]; akordaj punktoj, esprimitaj de la partoprenantoj en la sesa kolokvo inter la Vatikana Konsilio por Interreligia Dialogo kaj la Centro por Interreligia Dialogo de Tehrano [3]; la kolokvo pri homaranismo [4].
Rim.: La vorto kolokvo estas falsa amiko por la esperantistoj en kies lingvo samdevena vorto indikas specon de ekzameno: Kolokvio: provizora ekzameno en universitato aŭ en analogie organizita altlernejo [5]. Tiel estas ankaŭ en la rusa, pola, kroata. La vorto „simpozio“ ne estas tiom konfuza, ĝi egale estas uzata en Esperanto, kaj tute samsence (ekz-e okazas ke unu saman aranĝon iuj gazetoj mencias kiel „simpozio“n, kaj aliaj kiel „kolokvo“n). [Sergio Pokrovskij]
1. Zlatko Tiŝljar: Simpozio postulas neŭtralan lingvon, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 29a
2. Monato, Armando Zecchin: Ne persekutu la hebreojn
3. Monato, Armando Zecchin: Irano kaj Vatikano
4. Monato, Armando Zecchin: Homarane
5. Ĉeĥa kaj slovaka antologio
beloruse:
калёквіюм
ĉeĥe:
kolokvium, rozmluva
ĉine:
口头测验 [kǒutóucèyàn], 学术研讨会 [xuéshùyántǎohuì], 专题讨论会 [zhuāntítǎolùnhuì], 課堂討論 [kètángtǎolùn]
france:
colloque
germane:
Kolloquium
hungare:
kollokvium (tanácskozás)
japane:
専門家会議 [せんもんかかいぎ], 討論集会 [とうろんしゅうかい]
katalune:
col·loqui
nederlande:
colloquium
pole:
sympozium
portugale:
colóquio
rumane:
simpozion, conferința
ruse:
симпозиум
slovake:
kolokvium, rozhovor
ukraine:
невеликий симпозіум, колоквіум

administraj notoj