kojne/o NePiv kojneoserĉi 'kojneo' [kojne.0o] 1.[kojne.0o.LIN] Dialekto de la antikva greka lingvo, kiu iĝis komuna lingvo ĉirkaŭ orienta Mediteraneo de 300 a.K. ĝis 400 p.K. proksimume: en la helenisma periodo la komuna greka lingvo (kojneo), bazita sur la atika dialekto, estis ekuzata en la tuta greklingva mondo inkluzive Kipron [1]; multegaj negrekoj lernis kaj uzis la kojneon [2]. 2.[kojne.0o.FIG] (figure) Lingvo, kiu estis dialekto kaj iĝis interlingvo. 1. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?, 20142. L. B. Ross: De Linguarum Nominibus (A Martins et al.), soc.culture.esperanto, 1996-05-16 angle: koine beloruse: койнэ france: koinè germane: 1. Koine greke: 1. Κοινὴ (Ἑλληνική) malnovgreke: 1. ἡ κοινὴ διάλεκτος pole: koine, greka wspólna rumane: 1. limba greacă comună ruse: койне administraj notoj