Aldoni tradukojn al ReVo:

*kobold/o

*koboldo

serĉi 'koboldo'
[kobold.0o]
[kobold.0o.MIT]
MIT Malgranda feo, ofte petolema aŭ eĉ maliceta, el popolo gardanta trezorojn en montoj, aŭ kaŝe vivanta en hejmoj: malgrandaj etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe en la salono [1]; subite desaltis la kovrilo de la flartabakujo, tamen ne flartabako estis interne, sed malgranda nigra koboldo [2]; ĉiuj maljunaj koboldoj de la unua vostoporta klaso, la akvofeoj kaj terkoboldoj [3]; la koboldo verŝadis larmojn, li mem ne sciis, pro kio li ploras, sed en tiuj larmoj estis ia mirinda beno [4]; La steloj ne minacas, la koboldoj / Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas: / Ĉar tiel sankta estas tiu nokto Hamlet ; (figure) dumleciona poŝkomputilo-uzo […] ― jen defio por nova instruisto-generacio: kiel primajstri ĉi tiun klasĉambran koboldon [5]. SIN:gnomo
angle:
kobold, (hob)goblin, gnome, imp, evil sprite
beloruse:
кобальд, гном, дамавік, лесавік
bretone:
boudig, kornandon, korrigan, nozegan
ĉeĥe:
kobold, přen. hravé dítě, zlý skřítek, šotek
ĉine:
地精 [dìjīng], 小妖精 [xiǎoyāojīng], 祅 [yāo], 小鬼 [xiǎoguǐ]
france:
lutin, farfadet, gnome, kobold, nain (myth.)
germane:
Kobold
hungare:
manó, házimanó, kobold, törpe
itale:
coboldo
japane:
コボルト, いたずらっ子 [いたずらっこ]
nederlande:
kabouter
pole:
krasnoludek, krasnal, kobold
ruse:
кобольд, леший, гном
slovake:
elf, Å¡kriatok
ukraine:
домовик, лісовик, ґном

ĝardenkoboldo

serĉi 'ĝardenkoboldo'
[kobold.gxarden0o]
[kobold.gxarden0o.HOR]
HOR Statua figuro de koboldo, kutime kun barbo kaj kapuĉo, ornamanta en Eŭropo kelkajn privatajn plezurĝardenojn: imagu, ke vi daŭre ricevas reklamon pri ĝardenkoboldoj [6].
6. Paul Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla, Monato, jaro 1998a, numero 4a, p. 14a
angle:
garden gnome
beloruse:
садовы гном
france:
nain de jardin
germane:
Gartenzwerg
hungare:
kerti törpe
itale:
nano da giardino
nederlande:
tuinkabouter
pole:
krasnal ogrodowy

preskoboldo, kompostkoboldo

serĉi 'preskoboldo'
serĉi 'kompostkoboldo'
[kobold.pres0o]
[kobold.pres0o.TIP]
TIP Ŝerce imagita respondeculo pri preseraroj: la preskoboldo forrabis la titolon [7]; pri eraroj ĉiam kulpas nur la konata kompostkoboldo [8].
7. Christian Declerck: Dua kvaropo, sproniva kiel la unua, Monato, jaro 1994a, numero 4a, p. 22a
8. Monato, Stefan Maul: Klimato kaj lingvo, 2005
ĉeĥe:
tiskařský šotek
france:
Titi Vilus (resp. myth. des fautes d'impression)
germane:
Druckfehlerteufel
hungare:
sajtó ördöge
japane:
誤植の精 [ごしょくのせい]
nederlande:
zetduivel
pole:
chochlik drukarski
slovake:
škriatok (tlačiarenský)
ukraine:
ґном-друкар, міфічний відповідач за друкарські помилки

administraj notoj

ĝarden~o: Mankas dua fontindiko.