- [knedlik.0o.KUI]
-
Cilindro el faruno aŭ panmolaĵo
ofte kun enmikso de haketita viando, fiŝaĵo,
kiun oni ordinare poĉas:
mi foje vete formanĝis kvar anserojn kaj du pladojn da knedlikoj
kun saŭrkraŭto
[1].
Rim.:
La pivoj proponas la francdevenan formon knelo.
En la franca lingvo ĝi plejofte koncernas specialaĵon
tre similan al knedliko. Tiu vorto tamen ankaŭ internaciiĝis kun la
signifo viandbuleto aŭ fiŝbuleto.