9klon/o PIV1 9klono serĉi 'klono' [klon.0o] 1.[klon.0o.BIO] PIV1 Preciza genetika kopio de vivanta estaĵo: du homaj klonoj havus la saman genetikan strukturon, sed probable alian personecon; oni atingis progreson en esploro pri klonoj kaj trunkaj ĉeloj [1]. 2.[klon.0o.KOMP] Preciza imitaĵo de komputila programo aŭ aparato, realigita laŭ dokumentaro aŭ per retroprojektado, plej ofte pli malmultekosta ol la originalo: operaciuma kerno por la GNU-a klono de Unikso KompLeks ; la entrepreno Promax Technology prezentis Macintosh-klonon kun rapideco de 400 MHz [2]. sozio1. Rimo Liu, Ĉinujo2. Peter Coppens angle: 1. clone 2. clone beloruse: 1. клон 2. клон bulgare: 1. клон 2. клон ĉine: 1. 克隆 [kèlóng], 克隆人 [kèlóngrén] france: 1. clone (biol.) 2. clone (info.) germane: 1. Klon 2. Nachahmung, Clone hispane: 1. clon 2. clon hungare: 1. klón 2. klón japane: クローン, 栄養系 [えいようけい], 分枝系 [ぶんえだけい] katalune: clon nederlande: 1. kloon 2. kloon pole: 1. klon 2. klon ruse: 1. клон 2. клон ukraine: клон 9kloni serĉi 'kloni' [klon.0i] [klon.0i.BIO] Krei klonon 1: sciencistoj sukcese klonis porkon, unu el la plej malfacile kloneblaj bestoj [3]; ekde la sukcesaj eksperimentoj de klonado avertas moralistoj: genoj ne tiom interesas sciencistojn kiom komercistojn [4]; oni elprenas unu korpoĉelon el pando kaj enmetas ĝin en senkernigitan ovĉelon de alispeca besto por tiel krei sanan kaj aktivan klonitan pandidon [5]. 3. Rimo Liu, Ĉinujo4. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/105. Peng Jianjun: Kloni grandan pandon, Monato, 2001/04 angle: clone beloruse: кланаваць bulgare: клонирам ĉine: 复制 [fùzhì] france: cloner germane: klonen hispane: clonar hungare: klónoz japane: クローンを作る [くろーんをつくる] katalune: clonar nederlande: klonen pole: klonować ruse: клонировать ukraine: клонувати administraj notoj pri klon/o : En PIV2 la radiko havas verban karakteron. [MB] ~o: Mankas verkindiko en fonto. ~i: Mankas verkindiko en fonto.