klab/o V PV klaboserĉi 'klabo' [klab.0o] 1.[klab.0o.KOMUNE] Bastono kiun oni tenas ĉe unu ekstremaĵo kaj pli dika ĉe la alia ekstremaĵo: la klabo estas la simbolo de monarkia aŭtoritato en la ĉambro de deputitoj [1]. a)[klab.0o.ARM] Tia bastono, uzata kiel kontuza armilo: per klaboj kaj bastonegoj la indiĝenoj mortigis la viktimojn de la veneno kaj ĵetis ilin en la kanuon [2]; (figure) sloganisma klabo […] anstataŭu argumenton [3]; kvazaŭ iu batis mian kapon per klabo, tiel mi nun ŝanceliĝis al la antaŭferdeko [4]; la vespermanĝo estis en du grasaj ladokruĉoj, kiuj aspektis kvazaŭ atakitaj per klaboj [5]. b)[klab.0o.SPO] Bastono kun ekstrema dikaĵo, per kiu oni en iuj sportoj batĵetas pilkon: basbalo kaj similaj sportoj […] utiligas klabon por ŝoti la pilkon [6]. 2.[klab.0o.KUI] Klaboforma malantaŭa femuro de bruto, preparita por manĝi: la ok tablanoj estis aprezintaj la brunkrustetan ŝafklabon, milde parfumitan per ajlo enpikita jen kaj jen [7]. 1. Monato, W. H. Simcock: Monarkia mistiko, 20052. W. Schad: Orinoko-delto..., Monato, 2000:11, p. 20a3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 235. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 276. Vikipedio, teama sporto, 2012-08-237. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:2 angle: bludgeon, club, mace beloruse: булава, доўбня ĉeĥe: golfová hůl, klacek, kyj, palice ĉine: 棍棒 [gùnbàng], 木棍 [mùgùn] france: 1.a gourdin, massue, matraque 1.b batte, club (crosse), crosse (club) 2. gigot germane: Keule hungare: fügykös, bunkó, bunkósbot itale: clava, mazza (sport), bastone (sport) cosciotto 2. cosciotto japane: こん棒 [こんぼう], クラブ nederlande: knuppel, knots 2. bout pole: maczuga (broń) rumane: ciomag, toroipan, măciucă ruse: дубина, палица slovake: golfová palica, kyjak, palica ukraine: бойова палиця, кий, дубець, булава klabi serĉi 'klabi' [klab.0i] [klab.0i.KOMUNE] Bati per klabo: ili pikas, klabas, vundas [8]; min sort’ plu klabas [9]. bastoni 8. W. Auld: La Infana Raso, 19569. La Ondo de Esperanto, 2002, №6 beloruse: біць булавой, біць доўбняй ĉine: 杖 [zhàng] france: bâtonner, matraquer germane: prügeln (mit der Keule) japane: こん棒で殴る [こんぼうでなぐる] administraj notoj