*kitel/o *kitelo serĉi 'kitelo' [kitel.0o] 1.[kitel.0o.bluzo] Vasta manikhava vesto el vulgara ŝtofo, kovranta de ŝultro ĝis genuoj; longa bluzo: oni vestis ŝin (la forbruligotan sorĉistinon) per kitelo el maldelikata saktolo [1]; vi fariĝis eleganta sinjorino, kaj mi devas montri min al vi en mia malpura kitelo! [2]; kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron [3]; Bartos Antonin, fervojista pensiulo, postulas la kompenson por la neniigita mortkitelo [4]. 2.[kitel.0o.hxalato] Ĥalato: sufiĉas vidigi sur televida ekrano aktoron kun blanka kitelo en falsa laboratorio por ke la publiko ekaĉetu la saman markon de lavpulvoro, kiun li tenas mane [5]. Rim.: Nur la senco kitelo1 estas fundamenta. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda Kristino3. La Nova Testamento, S. Johano 21:74. Karel ĈAPEK, tr. Josef CHVOSTA: Jura kazo, Nica Literatura Revuo, 3:65. Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo) angle: 1. frock 2. smock ĉeĥe: bunda, halena, kazajka, pracovní plášť france: 1. souquenille germane: Kittel hungare: köpeny (munka-), munkaköpeny japane: スモック, オーバーオール [おーばーおーる] katalune: 1. guardapols nederlande: kiel (stofjas), stofjas okcitane: 1. sarguina, sarguin perse: 1. رولباسی 2. خلعت pole: 1. kitel, fartuch ruse: 1. балахон, блуза 2. спецовка, рабочий халат slovake: halena, pracovný plášť ukraine: робочий халат, спецівка, робоча блуза trudkiteloserĉi 'trudkitelo' [kitel.trud0o] 1.[kitel.trud0o.MED] Kitelo kun longaj manikoj, uzata por senmovigi psikiatrajn pacientojn aŭ danĝerajn personojn: li kuŝis, vestita per trudkitelo, firme ligita al la feraj rungoj de sia lito [6] 2.[kitel.trud0o.FIG] (figure) Io kio bremsas la disvolviĝon: Flandra ŝtato devas reakiri sian suverenecon per retiriĝo el trudkitelo de monda kapitalismo [7] 6. La Ondo de Esperanto, 2006:127. Meervoud, maldekstra suverenista cerbumkomitato ĉeĥe: svěrací kazajka ĉine: 拘束衣 [jūshùyī] france: camisole de force germane: Zwangsjacke hungare: kényszerzubbony japane: 拘束衣 [こうそくい], 拘束服 [こうそくふく] katalune: camisa de força nederlande: dwangbuis okcitane: camisa de fòrça pole: 1. kaftan bezpieczeństwa slovake: zvieracia kazajka ukraine: гамівна сорочка administraj notoj