tradukoj: be de en hu pl ru

Aldoni tradukojn al ReVo:

kipĉak/o

kipĉako  

serĉi 'kipĉako'
[kipcxak.0o]
en: Kipchak, Qypchaq;
HIS
Ano de kipĉaklingva etno, historie akirinta potencon en la Okcidenta parto de la Eŭrazia stepo en la 11a jc: venkite de la mongoloj en la 13a jc la kipĉakoj formis unu el la ĉefaj etnoj de la Ora Hordo, la plej okcidenta hordo kipĉaka, la kumanoj, migris en Hungarujon.

kipĉaka lingvo  

serĉi 'kipĉaka lingvo'
[kipcxak.0alingvo]
en:
LIN
Lingvo el la „Nord-Okcidenta“ subfamilio de la tjurkaj lingvoj: tatara, baŝkira, kazaĥa, kirgiza, kumana k.a.: la krime-tatara sendiskute havas kipĉakan originon, sed la forta kaj longa influo de la turka proksimigis ĝin al la oguzaj lingvoj [1].


tradukoj

anglaj

~o: Kipchak, Qypchaq.

belorusaj

~o: кіпчак, полавец; ~a lingvo: кіпчацкая мова.

germanaj

~o: Kyptschake; ~a lingvo: Kyptschakisch.

hungaraj

~o: kipcsak; ~a lingvo: kipcsak nyelv.

polaj

~o: Kipczacy {pl}; ~a lingvo: język kipczacki.

rusaj

~o: кипчак, кыпчак, половец; ~a lingvo: кыпчакский язык.

fontoj

1. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a lingvo: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | kipcxak.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2019/03/19 21:10:16