10kelt/o PIV1 10kelto serĉi 'kelto' [kelt.0o] Ano de keltlingva nacio: „La ŝtona urbo“ de Anna Löwenstein, Romo, jam servutigis rabitajn keltojn [1]; preskaŭ ekde la tempo de la koloniado de Islando fare de norvegoj en la 9a jarcento, la destino de la skandinavoj kaj la keltoj (precipe la gaeloj) estis en intima rilato, ĉu tiu de mastroj al sklavoj, ĉu tiu de regantoj kaj korteganoj, ĉu tiu de edzoj kaj edzinoj [2]; tie troviĝas ruinoj de keltibera vilaĝo, kies loĝantoj (mikspopolo, konsistanta el keltoj kaj iberoj) persiste kaj kuraĝe rezistis ĝismorte longan sieĝon de romiaj legianoj [3]; la gepatroj de niaj gastigantoj elmigris de gaellingva regiono en nord-okcidenta Skotlando kaj ankoraŭ rigardis sin kiel skotaj keltoj [4]; iliaj ĉapoj estis bluaj kaj kovritaj de multaj sonoriletoj (unu por ĉiu jaro de ilia vivo), dum la kazakoj estis plurkoloraj kaj similis al la vestoj de la antikvaj keltoj [5]. gaelo, gaŭloj 1. Gilbert Ledon: Muroj dumiljaraj solidas, Monato, 2000/11, p. 52. Monato, Garbhan MacAoidh: Leĝoj landon prosperigas3. Monato, Garbhan MacAoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto4. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva atavismo5. Monato, Roberto Pigro: Magio kaj mistero angle: Celt, Kelt beloruse: кельт ĉeĥe: Kelt ĉine: 凯尔特人 [Kǎiěrtèrén] france: Celte germane: Kelte hispane: celta hungare: kelta japane: ケルト人 [ケルトじん] nederlande: Kelt pole: Celt rumane: Celt ruse: кельт slovake: Kelt ukraine: кельт 10kelta serĉi 'kelta' [kelt.0a] Rilata al keltoj, ilia historio kaj lingvoj: ne tro malproksime al nia urbo estas restaĵoj de kelta monaĥejo, konstruita antaŭ ses jarcentoj kaj tre bone konata en Eŭropo [6]; la kelta mitologio [7]; ĝui keltajn sportojn [8]; nur post la dua mondomilito gepatroj rajtis doni indiĝenajn keltajn nomojn al siaj gefiloj: do multaj tradiciaj nomoj malaperis [9]; Galway estas tipe tradicia kelta urbo tamen kun internacia etoso [10]. 6. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 207. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto8. Monato, Garbhan MacAoidh: Sporto por ĉiuj9. Monato, Garbhan MacAoidh: Nomo egala, sed esenco mala10. Monato, Garbhan MacAoidh: Galway ‐ urbo de triboj angle: celtic beloruse: кельцкі ĉine: 塞尔特 [sāiěrtè], 塞尔特 [Sāiěrtè] france: celte (adj.), celtique (adj.) germane: keltisch hispane: céltico hungare: kelta japane: ケルトの nederlande: Keltisch pole: celtycki rumane: celtic ruse: кельтский ukraine: кельтський kelta lingvoserĉi 'kelta lingvo' [kelt.0a_lingvo] Lingvo apartenanta al la kelta branĉo de la hindeŭropa lingvofamilio: la ejra, la kimra, la gaŭla ktp: en plimulto de la lernejoj, la skotgaela (antikva kelta lingvo de irlanda deveno) estis ignorata, dum la ĝermanida malalteja skota (nomita en tiu lingvo Scots aŭ Lallans) estis malofte menciita kaj maksimume estis inkluzivita kiel minora parto de la studo pri la angla [11]; amiko, denaska irlandgaellingvano (parenteze, esperantisto), kiu en universitato faris kurson pri la keltaj lingvoj [12]. 11. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 2312. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14 angle: celtic language beloruse: кельцкая мова ĉine: 凯尔特伊比利亚语 [kǎiěrtèyībǐlìyàyǔ] france: celte (langue), celtique (langue), langue celtique germane: Keltisch hungare: kelta nyelv nederlande: Keltisch pole: celtycki język rumane: limbă celtică, galic ruse: кельтский язык administraj notoj