1kazern/o JED kazernoserĉi 'kazerno' [kazern.0o] Konstruaĵo destinita por loĝigi soldatojn: neniu taĉmento havis la rajton loĝi en kamparoj, ĉiu devis esti en la kazernoj aŭ en la tendaro [1]; en printempo 1992 la armeo metis siajn tankojn kaj kanonegojn sur la montojn ĉirkaŭ Sarajevo kaj poste dum monatoj pafadis al la urbo ― ne kontraŭ kazernoj de malamikaj soldatoj (ĉar en la komenco tiaj absolute ne ekzistis), sed rekte kontraŭ civilulaj domoj [2]; la polico aĉetis veran 5000-litran ŝprucmaŝinon, kiu staris en kazerno iom for de la viena urbocentro [3]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V2. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-133. Walter Klag: Batita kremo kaj akvoĵetiloj, Monato, 2000/04, p. 34 angle: barracks, soldiers' quarters beloruse: казарма bretone: kazarn ĉeĥe: kasárna, kasárny ĉine: 營房 [yíngfáng], 军营 [jūnyíng] france: caserne germane: Kaserne hungare: laktanya, kaszúrnya itale: caserma japane: 兵営 [へいえい], 兵舎 [へいしゃ] nederlande: kazerne pole: koszary ruse: казарма slovake: kasáreň ukraine: казарма administraj notoj