Aldoni tradukojn al ReVo:

Kaŝmir/o PIV1

Kaŝmiro

serĉi 'Kaŝmiro'
[kasxmir.K0o]
[kasxmir.K0o.GEOG]
GEOG Montara lando en la norda parto de la hinda subkontinento: ŝi kuraĝis diri, ke la barata pretendo je Kaŝmiro ne estas ĝusta kaj kontraŭas popolan volon de kaŝmiranoj [1].
1. S. Choudhry, trad. C. McKee: Ĉu Pakistano povas naski iun kiel Arundhati Roy..., Tlaxcala, 2010-1-23
angle:
Kashmir
beloruse:
Кашмір (рэгіён)
france:
Cachemire
pole:
Kaszmir (region)
rumane:
Cașmir

kaŝmiro

serĉi 'Kaŝmiro'
[kasxmir.0o]
[kasxmir.0o.TEKS]
TEKS Mola, maldika, malpeza ŝtofo farita el brustaj haroj de kaproj, tradicie produktita en Kaŝmiro kaj Tibeto: vastaj drapiraĵoj el malnova kaŝmiro orbrodita [2].
2. A. de Villiers de l'Isle Adam, trad. J. Vincent: Vera, 1991
angle:
cashmere
beloruse:
кашамір, кашмір (тканіна)
ĉine:
开司米 [kāisīmǐ], 山羊絨 [shānyángróng], 羊絨 [yángróng], 开士米 [kāishìmǐ]
france:
cachemire
japane:
カシミール地方 [カシミールちほう]
pole:
kaszmir (tkanina)
rumane:
cașmir (material)
ukraine:
Кашмір (реґіон)

Ĝamuo kaj Kaŝmiro

serĉi 'Ĝamuo kaj Kaŝmiro'
[kasxmir.gxamuokaj0o]
[kasxmir.gxamuokaj0o.GEOG]
GEOG Iama regno dividita en la 1940aj jaroj inter Pakistano, Hindujo kaj Ĉinujo; nuna nomo de gubernio en la norda parto de Hindujo: Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas la plej norda gubernio de Barato [3].
3. N. Siva: Ĝamuo kaj Kaŝmiro, 2008-12-25
angle:
Jammu and Kashmir
beloruse:
Джаму і Кашмір
france:
Jammu et Cachemire
pole:
Dżammu i Kaszmir
rumane:
Jammu și Cașmir

administraj notoj