Aldoni tradukojn al ReVo:

karaoke/o, karaok/o

karaokeo, karaoko

serĉi 'karaokeo'
serĉi 'o'
[karaoke.0o]
[karaoke.0o.MUZ]
MUZSPO Kantado de kantoj laŭ registrita fonmuziko kun kantotekstoj videblaj sur ekrano, kutime farata kiel grupa aktivaĵo; populara amuzaĵo, kiu ekestis en Japanujo en la 1970aj jaroj: vivan karaokeon organizis dĵ Kunar kun akompano de la ĉeestantaj bandoj kaj kant(aĉ)ado de kelkaj kuraĝaj festivalanoj [1]; tre agrabla parto de nia tokiumado konsistis en vespermanĝo kaj posta karaoko kun tokiaj esperantuloj [2]; muziko en Esperanto estas trovebla en TTT, inkluzive de kelkaj retejoj dediĉitaj al Esperanta karaokeo [3].
Rim.: La formo karaokeo estas multe pli ofte uzata ol karaoko. Tamen, la formo karaokejo estas pli ofte uzata ol karaokeejo
1. Sten Johansson: Kulturo ne logis esperantistojn, Libera Folio, 2005-07-27
2. Jorge Camacho: Japanujo kaj mi, Beletra Almanako 25
3. D. ap Fergus, UEA: Ĝisdate pri Esperanto 2002-02-25, soc.culture.esperanto, 2002-12-12
angle:
karaoke
beloruse:
караоке (сьпеў пад фанаграму)
bulgare:
караоке
ĉeĥe:
karaoke
ĉine:
卡拉OK [kǎlā'ōukèi], KTV
finne:
karaoke
france:
karaoke
germane:
Karaoke
greke:
καραόκε
hebree:
קַרְיוֹקִי‎
hispane:
karaoke
hungare:
karaoke
indonezie:
karaoke
itale:
karaoke
japane:
カラオケ [からおけ]
katalune:
karaoke
koree:
가라오케, 노래방
nederlande:
karaoke
perse:
کارائوکه‎، کارائوکی
pole:
karaoke
portugale:
karaokê, karaoke, caraoquê (Brazilo), caraoque (Portugalujo)
rumane:
karaoke
ruse:
караоке
slovake:
karaoke
svede:
karaoke
turke:
karaoke

karaokei, karaoki

serĉi 'karaokei'
serĉi 'karaoki'
[karaoke.0i]
[karaoke.0i.MUZ]
MUZSPO Fari karaokeon: dum ses tagoj, inter la 2a kaj 8a de aŭgusto, ni muzikumis, ekskursis, [...] dancegis kaj karaokeis [4]; tre saĝa decido de Vinilkosmo estis aldoni senvoĉajn sondosierojn, tiel ke eblas karaokei la tutan albumon kun geamikoj aŭ dum Esperanto-kunvenoj [5]; post abundega kampara vespermanĝo, oni babilis kaj karaokis esperante [6].
4. Tina Tišljar: MIRO 2009 (Čakovec)
5. Siru Laine: recenze: Eterne Rima, TEJO Tutmonde, numero 140 (2010:2), paĝo 15
6. Nia agado, Kataluna Esperantisto, numero 328, paĝo 3
angle:
sing karaoke, do karaoke
beloruse:
сьпяваць караоке
ĉine:
唱K [chàngK]
japane:
カラオケをする [からおけをする], オケる [おける] (slangaĵo)
nederlande:
karaoke zingen, karaoke doen, karaoken

karaokeejo, karaokejo

serĉi 'karaokeejo'
serĉi 'ejo'
[karaoke.0ejo]
[karaoke.0ejo.MUZ]
MUZSPO Loko kiu havas ekipaĵon por fari karaokeon: nia instruistino faris la elekton, kaj klopodis igi nin parkerigi la tekston kaj iom provkanti en karaokeejo [7]; dum multaj jaroj kantado en karaokeejo estis por mi la sola muzika aktivaĵo [8]; dum varmaj semajnfinaj tagoj tamen ĝi fariĝas popol-festo kun la plej granda subĉiela karaokejo de Germanio [9]; homoj, kiuj estis ĉe la karaokejo dum la lasta JES, eble memoras lin kiel la plej bonan kantiston de la vespero [10].
7. Bertilo Wennergren: Kantokonkurso, BBBlogo, 2005-01-12
8. Usui Hiroyuki: Havaja somero en pekina vintro: mi eklernis ukulelon!, El Popola Ĉinio, 2016-04-05
9. Bernardo: Somere survoje en fola urbo, 2010-06-23
10. Manuel: Raporto pri la Evangelia Eklezia Foiro en Hamburgo, Esperanto aktuel 2013/3
angle:
karaoke bar, karaoke room, karaoke lounge, karaoke venue, karaoke establishment
beloruse:
караоке (бар, рэстаран і да г. п.)
ĉine:
歌厅 [gētīng]
japane:
カラオケボックス [からおけぼっくす], カラオケ屋 [からおけや], カラオケ店 [からおけみせ], カラオケルーム [からおけるーむ]
koree:
노래방
nederlande:
karaokebar, karaokekamer

karaokeilo, karaokilo

serĉi 'karaokeilo'
serĉi 'ilo'
[karaoke.0ilo]
[karaoke.0ilo.MUZ]
MUZSPO Maŝino per kiu oni povas fari karaokeon, kiu enhavas aŭ povas konektiĝi al laŭtparolilo, mikrofono, ekrano kaj kantoelektilo: en 2008 per kelkaj karaokeiloj jam eblis uzi kiel bazojn dosierojn en Ogg/Vorbis, FLAC kaj multaj aliaj aranĝoj [11]; tre bonkonata firmao SunflyKaraoke montras firmaojn de karaokeiloj PowerKaraokePro kaj KaraokeBuilderStudio [12]; Joe Hatch [...] posedas biciklon, per kiu li transportas laŭtparolilojn, mikrofonon kaj karaokilon [13].
angle:
karaoke machine
beloruse:
караоке (апарат)
nederlande:
karaokemachine

administraj notoj