kanistr/o PIV2 kanistroserĉi 'kanistro' [kanistr.0o] [kanistr.0o.VAZ] (komune) Fermebla vazo el rezistema materialo (ferlado, rigida plasto) taŭga por teno kaj transporto de fluaĵoj: matene leĝobeemaj civitanoj enviciĝis kun kanistroj kaj boteloj [1]. 1. -: La 1-a de Aprilo, [vidita en 2012] angle: canister (metal) beloruse: каністра, бляшанка (вялікая) ĉeĥe: kanistr france: bidon katalune: bidó pole: kanister, puszka portugale: bidão, galão (vasilhame), lata (vasilhame) rumane: canistră slovake: kanister ukraine: каністра, бляшана коробка benzinkanistro serĉi 'benzinkanistro' [kanistr.benzin0o] [kanistr.benzin0o.AUT] Kanistro1, portebla benzinujo kun tenilo kaj ordinare kun demetebla verŝo-tubo: armita[j] per gasbotelego kaj benzinkanistro, ili minacis eksplodigi ĉion [2]. 2. -: La familio Salhiya de Cheikh Jarrah en Orienta Jerusalemo fine estis elpelita, Neniam milito inter ni, 2022-01-20 angle: jerry can, gas can (usone), petrol can (brite) beloruse: каністра (для бэнзыну) france: jerrican, jerrycan germane: Benzinkanister pole: kanister, bak, zbiornik paliwa portugale: galão de gasolina ruse: канистра svede: bensindunk administraj notoj