9kampanj/o PV 9kampanjo serĉi 'kampanjo' [kampan.0o] [kampan.0o.agado] Laŭplana agado dum limigita tempo por difinita celo: entrepreni energian kampanjon por la popolklerigado; kampanjo por ĉesigi fumadon inter maorioj [1]; post la elektoj ŝi povus eventuale […] aliĝi al la luterana eklezio, sed ŝi ne deziris fari tion kiel parton de la elekta kampanjo [2]; la konsumado de pulkvo tre multe suferis pro kampanjo celanta diskonigi precipe la maltaŭgajn kondiĉojn de ĝiaj ellaborado kaj disvendado [3]; Intel en siaj nunaj reklamokampanjoj emfazas al klientoj, ke „via infano bezonas procesoron Pentium III“ [4]; la troo da informoj prezentiĝas kiel eksponenciala pligrandiĝo de manipuladoj, de mensmanipuladoj, de trompoj, de mensogoj kaj de venenadaj kampanjoj [5]; okazas dum somero en Irlando memortago por honorigi geirlandanojn, kiuj servis, vundiĝis kaj mortis en ĉiuj militoj kaj kampanjoj, same en la pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj [6]; ekde la 22a de julio 1942 […] komenciĝis la likvidokampanjo de la varsovia getto [7]. Rim.: En la 17a jc la franca vorto „campagne“, transpreniĝis i.a. al la angla kaj germana lingvoj en la senco „operaco“. 1. Donald Rogers: Ŝanĝiĝas la direkto, Monato, 2001/01, p. 82. JSL: Novtipa prezidanto, Monato, 2000/04, p. 93. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 144. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 165. Monato, Gilbert Ledon: Kvina povo, 20036. Monato, Garbhan MacAoidh: Amnezio-amnestio, 20037. Monato, Zofia Banet-fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003 angle: campaign beloruse: кампанія bulgare: кампания ĉine: 征战 [zhēngzhàn], 活动 [huódòng], 战役 [zhànyì], 竞选活动 [jìngxuǎnhuódòng], 政治宣传活动 [zhèngzhìxuānchuánhuódòng] france: campagne (action systématique) germane: Feldzug, Kampagne hispane: campaña hungare: kampány japane: キャンペーン [きゃんぺーん], 運動 [うんどう], 活動 [かつどう], 戦役 [せんえき], ~方面作戦 [ほうめんさくせん] nederlande: campagne pole: kampania ruse: кампания ukraine: кампанія 9kampanji PV serĉi 'kampanji' [kampan.0i] [kampan.0i.MER] Aranĝi kaj fari kampanjon: la infanprotekta organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, UNICEF, kampanjas por atentigi kamparanojn pri la maljusteco kaŭzata al infanoj [8]; kampanjas sindikatoj por salajroj, kiuj ebligas vivtenadon [9]; Sendependiga Partio […] kampanjas por retiriĝo de Britio el EU [10]; nun oni kampanjas por atentigi EU-parlamentanojn pri la netaŭgeco de O'Flaherty kiel irlanda reprezentanto ĉe la banko [11]. 8. Christian Fabossou: Sklavoj -- kvinjaraĝaj, Monato, 2000/08, p. 149. Monato, D. E. Rogers: Protestoj kaj kampanjoj, 201310. Monato, Marko Naoki Lins: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 200411. Garbhan MacAoidh/pg: Malbona investo, Monato, 2000/11, p. 12 angle: campaign beloruse: праводзіць кампанію ĉine: 造势 [zàoshì] france: faire une campagne, promouvoir germane: zu Felde ziehen, kämpfen (Kampagne), eintreten (für ein Ziel) japane: キャンペーンを張る [きゃんぺーんをはる] pole: prowadzić kampanię balotkampanjo, elektokampanjo serĉi 'balotkampanjo' serĉi 'elektokampanjo' [kampan.balot0o] Varboprogramo por kandidato antaŭ baloto: ni havas balotkampanjon, ĉiu klopodas por la siaj, jen ĉi tiuj babilas pri patriotismo Metrop ; en usonaj elektokampanjoj ŝajne oni ĉiam bezonas aparte tiklajn temojn, por logi elektontojn [12]. 12. Stefan Maul: Kanajlo-ŝtatoj, Monato, 2000/09, p. 05 germane: Wahlkampagne, Wahlkampf administraj notoj