Aldoni tradukojn al ReVo:

*kaĝ/o

*kaĝo

serĉi 'kaĝo'
[kagx.0o]
[kagx.0o.KOMUNE]
Aĵura kesto, en kiu oni tenas vivaĵon.
a)
[kagx.0o.malgranda]
Portebla loĝejo, el metalfadenoj aŭ lignaj vergetoj, en kiu oni konservas vivajn birdojn aŭ bestetojn: granda verda papago […] en sia bela flavkupra kaĝo grandsinjore balancadis [1]; sur longa ŝnureto pendis kaĝo kun mallongvosta fringelo [2]; kiel prov-ratoj en kaĝo, ili strebas liberigi sin [3]; kia la birdo, tia la kaĝo PrV ;
b)
[kagx.0o.granda]
Portebla aŭ fiksa granda loĝejo, el feraj stangoj kaj kradoj, por enfermi sovaĝajn bestojn aŭ homojn: oni enlasis muson en la kaĝon, en kiu sin trovis du grandegaj leonoj [4]; en lignaj kaĝoj, sur nuda tero, svarmis sur malvasta spaco la kondamnitoj [5]; li ne havis trankvilon […], sed paŝis senhalte tien kaj reen en la hejmo kiel besto en kaĝo [6]; (figure) la malvasta kaĝo de la mondo ĉirkaŭ li [7].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 8
3. M. Ecott: Inkubo en kubo, Monato, 2000/3, p. 17a
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 11a
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
7. S. Ŝtimec: El la japana tra la ĉina, Monato, 1997/3, p. 21a
angle:
cage
beloruse:
клетка
bretone:
kaoued
bulgare:
клетка
ĉine:
笼子 [lóngzi], 柙 [xiá], 樊 [fán], 格子笼 [gézilóng], 笼 [lóng]
finne:
häkki
france:
cage (pour enfermer)
germane:
1.a Käfig, Bauer (Käfig) 1.b Käfig
hebree:
כלוב
hispane:
jaula
hungare:
1.a kalitka 1.b ketrec
japane:
鳥かご [とりかご], おり
katalune:
gàbia
nederlande:
kooi
perse:
قفس
pole:
klatka
portugale:
1.a gaiola 1.b jaula
rumane:
colivie
ruse:
клетка
svede:
bur
turke:
kafes
ukraine:
клітка

enkaĝigi

serĉi 'enkaĝigi'
[kagx.en0igi]
(tr)
[kagx.en0igi.KOMUNE]
Peli, meti en kaĝon: dum la sekvintaj minutoj sinjoro Bokli similis al sovaĝa tigro nove enkaĝigita [8].
8. Jodoso: Sinjoro Nezorgemulo, The North American Esperanto Review, 1954-03 ĝis 04, p. 6a-7a
france:
encager, mettre en cage

administraj notoj

en~igi: Mankas dua fontindiko.