Aldoni tradukojn al ReVo:

1ĵargon/o JED

ĵargono

serĉi 'ĵargono'
[jxargo.0o]
1.
[jxargo.0o.socia]
Socia dialekto, posedanta leksikajn apartaĵojn, sed havanta principe la samajn sistemojn fonetikan kaj gramatikan kiel la norma lingvo.
a)
[jxargo.0o.slango]
Slango per kiu koncerna grupo sin apartigas, servanta kiel rekonilo aŭ simbolo: junulara, kortega ĵargono; grandurba ĵargono [1]; kripligita poŝtelefona ĵargono [2]; [ili] ne volis preni Esperanton kiel instruobjekton, […] ĉar ĝi estas juda ĵargono [3].
b)
[jxargo.0o.faklingvo]
Faklingvo: filozofia, medicina ĵargono; el la vundo (la traŭmo, se vi preferas fakĵargoni), kiun mi travivis tiufoje, mi neniam resaniĝis [4]; „militĉefoj“ […] en la politika ĵargono oni nomas la estrojn de milicoj [5]; verkita en la angla lingvo, kiun mi bone komprenas – la usonanglan komputilan ĵargonon tamen nur parte [6]; tiuj pli pezaj eroj estas metaloj aŭ, laŭ geologa ĵargono [7]; sed ni revenu al la citita merkat-informo kun ĝia komerca ĵargono [8]; lingvistoj-reviziistoj, kies tasko estas transskribi la parlamentan ĵargonon en bonan, klaran, belan kaj ĝustan lingvon [9]; samtempe, laŭ politikista ĵargono, subite videblis „ruĝa akvo“ inter la partioj [10].
c)
[jxargo.0o.sekreta]
Kaŝlingvo, sekreta lingvo uzata por malfaciligi al la eksteruloj ĝian komprenadon: fripona, ŝtelista ĵargono.
2.
[jxargo.0o.pigxino]
Helplingvo aŭ loka lingvo estiĝinta en interetna komunikado en limregionoj aŭ en lokoj kie amasiĝas diverslingvanoj (ekz-e en la marhavenoj) surbaze de simpligita etna lingvo kaj abunda vortopruntado: la mediteraneaj maristoj uzas ĵargonon, kie miksiĝas franca, itala kaj araba lingvoj; la popolo kreis al si ĵargonon ankaŭ internacie uzatan, kiu jam akiris nun literaturan forton, eĉ originalan poezion [11]. SIN:piĝino
1. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
2. Monato, Garbhan MacAoidh: La tulamora tombejo, 2009
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
4. Claude Piron: La bona lingvo
5. Monato, Stefan Maul: Helpu Afganion!, 2009
6. Monato, Garbhan MACAOIDH: Damnita komputilo! Diabla Interreto
7. Monato, last: Ora febro en Litovio, 2010
8. K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Libro 2a, ĉap. 3a.
9. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 7
10. Monato, Paul Gubbins: Ekfluas la ruĝa akvo
11. Ismael Gomes BRAGA: Sperto de Zamenhof, Nica literatura revuo, 1:1
angle:
1.b jargon 1.c secret language 2. lingua franca, pidgin
beloruse:
жаргон
bulgare:
жаргон
ĉine:
1. å“¤ [máng], 隐语 [yǐnyǔ] 2. é€šç”¨èªž [tōngyòngyǔ], 皮欽語 [píqÄ«nyǔ], 社交語言 [shèjiāoyǔyán], 洋泾浜 [yángjÄ«ngbāng]
france:
1. jargon, argot 2. sabir
germane:
1.a Jargon 1.b Fachsprache, Fachjargon 1.c Geheimsprache 1. Jargon 2. Pidgin, Lingua Franca
hispane:
jerga
hungare:
1.a szleng 1.b szakzsargon 1.c tolvajnyelv 2. keveréknyelv, lingua franca
indonezie:
jargon
itale:
gergo
japane:
隠語 [いんご], 通語 [つうご], 仲間言葉 [なかまことば], ジャーゴン, 通用語 [つうようご], 混合語 [こんごうご]
nederlande:
1.c jargon 2. lingua franca
pole:
1.a Å¼argon, slang, grypsera 1.b Å¼argon 1.c grypsera 2. Å¼argon, pindżin, dialekt, lingua franca
portugale:
1.c jargão 2. língua franca
ruse:
жаргон 1.a ÑÐ»ÐµÐ½Ð³ 1.c Ð¶Ð°Ñ€Ð³Ð¾Ð½, арго 2. Ð¿Ð¸Ð´Ð¶Ð¸Ð½, жаргон
svede:
jargong
ukraine:
жарґон, суржик

administraj notoj