Jukon/o Jukonoserĉi 'Jukono' [jukon.0o] Granda rivero, 3120 km longa, fontanta en nordokcidenta Kanado kaj trafluinte Alaskon enfluanta en larĝa delto, formita kune kun Kuskokvimo, en Beringan Maron; la regiono ĉirkaŭ la rivero: trans-Beringe, tra-Jukone, laŭ-Rok-Montare ĝis Monument-Valo [1]; grandaj gregoj de libere migrantaj bizonoj en Jukono kaj la Nordokcidentaj Teritorioj [2]; parolantoj de la centra alaska jupika lingvo loĝas en […] inter [la] valoj de riveroj Kuskokvimo kaj Jukono [3]. 1. Edwin Grobe: Ok sonetoj el Navaholando, Monato, 2001/09, p. 202. Vikipedio, Arbara bizono3. Vikipedio, Eskima skribo angle: Yukon River Kuskokvimo: Kuskokwim River. beloruse: Юкан (рака) france: Yukon (fleuve) Kuskokvimo: Kuskokwim (fleuve). germane: Yukon-Fluss Kuskokvimo: Kuskokwim-Fluss. japane: ユーコン川 [ユーコンかわ] nederlande: Yukon (rivier) rumane: fluviul Yukon ukraine: Юкон administraj notoj