Jugoslavi/o RLN Jugoslavio serĉi 'Jugoslavio' [jugosla1.J0o] [jugosla1.J0o.GEOG] Jugoslavujo: la tragedio de eksa Jugoslavio verŝajne estus malpli granda, se ne tre precize estus bombarditaj mondaj informrimedoj kaj alilandaj gravuloj per trompaj, duonveraj statistikoj kaj kvazaŭveraj historiaĵoj kun ege multaj pretersilentoj [1]; la ŝiptrafiko laŭ la rivero Danubo ne plu funkcias ekde marto 1999, la komenco de la NATO-aeratakoj kontraŭ Jugoslavio pro la konflikto en Kosovo [2]; la estonteco de tiu ĉi balkana lando restas nun en la manoj de politikistoj neniam ligitaj kun komunisma reĝimo de Jugoslavio [3]; la nombro de homoj pereintaj pro la dua mondmilito en Jugoslavio ĉirkaŭas unu milionon [4]. 1. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-132. Evgeni Georgiev: Danuba ŝiptrafiko paralizita, Monato, 2000/03, p. 163. Evgeni Georgiev: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj, Monato, 2000/03, p. 104. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8 angle: Yugoslavia beloruse: Югаславія bulgare: Югославия ĉine: 南斯拉夫 [Nánsīlāfū], 南斯拉夫 [nánsīlāfū] france: Yougoslavie germane: Jugoslawien indonezie: Yugoslavia japane: ユーゴスラビア [ゆーごすらびあ] katalune: Iugoslàvia kirgize: Югославия nederlande: Joegoslavië pole: Jugosławia ruse: Югославия ukraine: д-ва Югославія administraj notoj