jot/o PIV1 jotoserĉi 'joto' [jot.0o] [jot.0o.LIN] La naŭa litero de la greka alfabeto (Ι, ι): (figure) Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos [1]; ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: [...] teto, joto, kapo, [...] [2]. Rim. 1: Troviĝas en PIV ankaŭ la duone Esperantigita formo „jota“. Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [3] [4] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [5], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon jotao. [Alano Gerardo] 1. La Nova Testamento, S. Mateo 5:182. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §193. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §194. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §435. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3 angle: iota beloruse: ёта (літара) france: iota greke: ἰῶτα pole: jota ruse: йота ukraine: йота (грецька буква І,ι) administraj notoj