Unua monato de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro, inter
decembro kaj februaro:
Januaro estas la unua monato de la jaro
[1];
la dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, […]
DL
;
tio estis en la lastaj tagoj de Januaro, terura neĝventego estis leviĝinta
[2];
Parizo, la 1an de januaro 1901
FK
;
en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo
[3];
la finiĝo de la monda vivo devis havi lokon la 6-an de Januaro
FK
.
Rim.:
Kvankam la monatnomoj en la Fundamento estas majusklaj, nuntempe ili
estas ofte uzataj minuskle analoge al la semajnotagoj. Fakte la
monatoj ne estas unikaj individuoj, kiel personoj aŭ geografiaj
objektoj kaj la minuskligo helpas distingi ilin de la personaj nomoj
Julio kaj Aŭgusto.